Congo Square

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Ilustraĵo de E. W. Kemble el 1885[1] pri la dancado sur Congo Square

Congo Square (eo: Placo Kongo) estas historia placo en Nov-Orleano norde de Rampart Street en la nuna Parko Louis Armstrong (en la antaŭurbo Tremeo). La nomo Congo Square neniam estis oficiala; ĝi originas el la fakto, ke sur ĉi tiu loko oni vendis sklavojn, kiujn oni estis forportintaj el Kongo. En la historio dum la hispana kolonia epoko kaj poste la placo estis grava kiel renkontejo de la sklavoj, kiuj tie dum la dimanĉaj ripoztagoj dancis laŭ muziko.

La komenco dum la franca kaj hispana kolonia epoko[redakti | redakti fonton]

Origine la placo troviĝis dum la franca kaj hispana kolonia epoko (ekde 1769) ekster la Vieŭ Carré, la malnova kvadrato de la urbocentro, limigite de la Strato Rampart. Tiam la loko ankaŭ estis okazejo de dimanĉaj virbovobataloj[2] Ĝin ĉirkaŭis ombrodonaj kverkoj kaj sikomoroj. Pro la tie kunvenantaj sklavoj ĝi nomiĝis je la hispana kaj franca epokoj en la 18-a jarcento Placo de NigrulojPlaco Kongo (argumento por ĉi-lasta nomado nur en la hispana epoko estas, ke nur tiam en Nov-Orleano estis sklavoj el Kongo je pli grada kvanto) – ĝi tamen neniam oficiale tenis ĉi tiun nomon. Laŭ aliaj fontoj la nomo devenas nur el pli malfrua epoko de cirkospektakloj, kiujn okazigis ekde 1816 iu sinjoro Gaetano el Havano (Congo Circus)[3]. Ankaŭ junuloj uzis ĝin por la rakedoludo, krom tio tamen plue okazis la dimanĉaj kunvenoj de nigruloj kaj kreoloj.

La sklavoj parto ankoraŭ naskiĝintaj en Afriko tie, ekde la mezo de la 18-a jarcento, povis vendi siajn varojn kaj praktiki siajn muzikon kaj dancadon dum la sendeĵoraj dimanĉoj. Komence de la 19-a jarcento alvenis multaj iamaj sklavoj post la haitia revolucio, kaj ankaŭ aliĝis la liberigitoj kaj kreoloj, kiuj plejparte loĝis en la kvartalo Tremeo. En grandaj partoj de Usono la sklavotenantoj tamen malpermesis al la sklavoj la flegadon de sia muzikkulturo sur la plantejoj, kaj pli grandaj kunvenoj ekzemple por dancadoj en la pubiko plejparte estis malpermesitaj. En iam hispana kaj poste franca Nov-Orleano oni sintenis pli tolereme. Dokumentebla estas la mencio de dancantaj sklavoj sur ia Plaza Congo en letero de la hispana vicepiskopo Cyrillo Sieni, kiu plendis pri ĉi tiuj ĝenoj de la dimanĉo en proksimeco al la katedralo (li nomas la dancojn Bamboula), pro kio kelkaj historiistoj supozas, ke tio ne celis la nunan Placon Kongo, sed la tiaman ĉefan foirejon Placo de Armiloj (Place d´Armes franclingve respektive Plaza de Armas hispanlingve, nun Jackson Square).[4] Guberniestro Estevan Miró ediktis post tio junion de 1786, ke la dancadoj („tangos“) de la nigruloj atendu ĝis post la vespro[5]. Jaron poste oni raportas pri imposto, kiun la urba trezoristo postulis de komercantaj nigruloj ĉe la Foirejo Kongo. Kunvenoj de sklavoj dum la sendeĵoraj dimanĉoj estis kutimaj en tuta Luiziano, kaj ne ekzistas indikoj, ke ili dum hispana epoko estis limigitaj sur unu placo.

Usona epoko[redakti | redakti fonton]

Ankaŭ post la transpreno de Nov-Orleano en 1804 fare de Usono okazis kunvenoj sur la placo. Ekzistas usona leĝo el 1817, kiu klare permesis la kunvenojn, je kio tamen la urbo destinis kiel ununuran placon la Placon Kongo, kie la polico povis observi la dancantojn.

En 1819 arĥitekto Benjamin Latrobe produktis desegnojn de la scenoj sur Congo Square kaj raportis pri tio en siaj taglibroj[6], kiuj entenas la plej precizajn notojn pri la kunvenoj ĉe Congo Square. Li priskribis kunvenojn de proksimume 500 ĝis 600 tamburistoj, kiuj frapis bambulojn, kongaecajn tamburojn tenatajn inter la kruroj aŭ tiel, ke la tamburisto sidis sur ĝi,[7] kaj iaspecan banĝon. Aliaj observantoj jam frue priskribis violonojn, tamburinojn, buŝharpojn, flutojn similajn al fifro[8]. Oni nomis la dancojn bambulo aŭ kalindo. Jam en la epoko de Latrobe proksimume 1820 (al kiu la prezentadoj laŭ liaj propraj eldiroj aperis obtuzaj kaj barbaraj) aliaj vidatestantoj tamen raportas pri esence pli vasta muzika spektro inkluzive menestrelo-kantojn kaj fandangojn.[9] La kunvenoj ĉe Congo Square jam tiam estis turisma allogaĵo.

Fino de la kunvenoj kaj pli malfrua historio[redakti | redakti fonton]

Ĉar la kunvenoj ĝenis la dimanĉan ripozon de la apudloĝantoj, oni jam en 1829 ediktis malpermesojn, la polico pli kaj pli ofte intervenis je dancadoj kaj kunvenoj de la sklavoj. En 1835 haltis la dancadoj ĉe la Placo Kongo, pludaŭris tamen denove dum tempospaco, sed finiĝis definitive en 1851, kiam la placo nomiĝis Place d´Armes (antaŭe ĝi nomiĝis Place Publique).[10] Gvidfolio el 1845 jam priskribis la Placon Kongo kiel placon, kie en malnova tempo la sklavoj estis kunvenintaj[11] Aldoniĝis, ke la pli granda Foirejo Tremeo estis malferminta en 1840 kaj fariĝis konkurenco por la Placo Kongo. Post la usona enlanda milito la placo estis oficiale alinomata en Place Beauregard (laŭ sudŝtata generalo P. G. T. Beauregard), popoldire ĝi tamen plue nomiĝis Congo Square kaj estis tiel denove nomita oficiale en 2011. Ĉe Congo Square ludis fine de la 19-a jarcento latunbandoj kaj aliaj orkestroj.

En la nordo oni malfermis en 1930 eventejon, en 1960-aj jaroj oni malkonstruis la ĉirkaŭajn domojn kadre de disputita „sanigo“-projekto, pli malfrue tie ekestis parko, nomata Parko Louis Armstrong. Tie ĉi okazis la unua ĵazvfestivalo de Novorleano ekde 1970, ĝis kiam ĝi fariĝis tro granda por la placo.

Nuna Congo Square

Postefikoj[redakti | redakti fonton]

George Washington Cable verkis en 1886 traktaĵon pri la Congo Square kaj la tie prezentataj dancoj kaj muziko en la revuo Century Magazine, en kiu li publikigis notojn de muziko, kiu laŭ li tie estus ludata. Li ricevis siajn informojn tamen el dua mano, kaj Sandke opinias la prezentaĵon de Cable kaj de aliaj aŭtoroj fine de la 19-a jarcento, ekzemple Lafcadio Hearn, sur kiuj sin apogas fruaj verkistoj pri ĵazo, ekzemple Marshall Stearns aŭ la revuo Jazzmen el 1939, plejparte por fikcio, kiun Cable kompilis el la plej diversaj fontoj, ekzemple el libro pri dancoj en Karibio (Haitio) fine de la 18-a jarcento.[12] aŭ el artikolo de la novorleana revuo The Picayune pri la Congo Square el 1879. En frua ĵazliteraturo el tio fariĝis la mito, ke ĉi tiuj kunvenoj sur Congo Square estus aktualaj ĝis en la 1880-aj jaroj kaj eĉ influus la fruan ĵazon. Laŭ Sandke la Congo Square kiel manka ligilo de la ĵazhistorio estas iluzia.[13], kio ankaŭ estas ekkonebla en tio, ke la uzataj instrumentoj (ekzemple kongaoj) estis tute aliaj.

Ankaŭ por la pecoj de la kreola komponisto Louis Moreau Gottschalk, kiel la pianopeco Bamboula (verknumero 2, ekestinta 1844 ĝis 1846, kiam Gottschalk studis en Parizo, kaj aperinta en 1848), sur kiun Cable ankaŭ montras en sia traktaĵo, la Congo Square ne taŭgas kiel fonto (laŭ lia biografiisto Starr li havis la melodion de sia hejminstruistino el Santo Domingo)[14]. La mito Congo Square inspiris tamen plue verkistojn kaj muzikistojn de la 20-a jarcento. Henry F. Gilbert (1868-1929) komponis la simfonian poemon The Dance in Place Congo (1908). Congo Square estas la titolo de komponaĵo de Wynton Marsalis kaj Yacub Addy, kiu kombinas afrikan muzikon el Ganao kun svingo-aranĝaĵoj por ĵazbandego.

Literaturo[redakti | redakti fonton]

  • Jerah Johnson Congo Square in New Orleans, Louisiana Landmarks Society 2011, ISBN 1-879714-06-X
  • Ned Sublette The World That Made New Orleans: from Spanish Silver to Congo Square, Chicago: Lawrence Hill Books, 2008
  • Henry Kmen Music in New Orleans. The formative years 1791-1841, Louisiana State University Press 1966
  • Henry Kmen The roots of Jazz and the dance in Place Congo. A Re-Appraisal, Anuario Interamericano de Investigacion Musical, 8, 1972, 5
  • Randall Sandke Where the dark and the light folks meet. Race and the mythology, politics and business of Jazz, The Scarecrow Press 2010, p. 44sj (Congo Square)
  • Freddi Williams Evans Congo Square. African Roots in New Orleans, University of Louisiana Press 2011

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. El la artikolo The Dance in Place Congo de George Washington Cable, Century Magazine, februaron de 1886. Kemble faris la ilustraĵon laŭ indikoj de Cable.
  2. Cable The dance in Place Congo
  3. Sandke Where the dark and the light folks meet, 2010, S. 48
  4. Ned Sublette The world that made New Orleans, p. 121
  5. Sublette, p. 122. Tio ĉi estas samtempe unu el la unuaj mencioj de la vorto „tango“. En kuba vortaro de Esteban Pichardo el 1835 ĝi estas difinita kiel rekontiĝo de afrikdevenaj sklavoj por dancado je tambura akompanado.
  6. The Journal of Latrobe, New York 1905, pj. 179-182
  7. Simile al tio, kion Lafcadio Hearn observis dum sia vizito sur Martiniko en la 1880-aj jaroj
  8. Laŭ Henry Kmen jam proksimume 1799. citita en Sublette, p. 287
  9. Sandke, p. 48
  10. Sublette, p. 286. La malnova Place d´Armes tiam estis alinomata en Jackson Square.
  11. Sandke, p. 48, li citis Jerah Johnson
  12. Médéric Moreau de Saint-Méry
  13. Sandke, p. 48
  14. Frederick S. Starr Louis Moreau Gottschalk, University of Illinois Press 2000
29.961244-90.068488