Contamina

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Contamina
municipality of Aragon

Flago

Blazono

Flago Blazono
Administrado
Poŝtkodo 50239
En TTT Oficiala retejo [+]
Demografio
Loĝantaro 38  (2023) [+]
Loĝdenso 3 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 41° 18′ N, 1° 55′ U (mapo)41.3056691-1.9175639Koordinatoj: 41° 18′ N, 1° 55′ U (mapo) [+]
Alto 669 m [+]
Areo 14,017671 km² ( 140 1.7 671 ha) [+]
Horzono UTC+01:00 [+]
Contamina (Provinco Zaragozo)
Contamina (Provinco Zaragozo)
DEC
Contamina
Contamina
Situo de Contamina
Contamina (Hispanio)
Contamina (Hispanio)
DEC
Contamina
Contamina
Situo de Contamina

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Contamina [+]
vdr
Contamina en la komarko de Calatayud kaj en Aragono.

Contamina [kontaMIna] estas municipo de Hispanio, en la okcidento de la komarko Comunidad de Calatayud kies ĉefurbo estas Calatayud mem, en la sudokcidento de la Provinco Zaragozo (regiono Aragono).

Geografio[redakti | redakti fonton]

Contamina estas municipa teritorio en okcidento de la komarko Comunidad de Calatayud, kie ĝi estas oriente de Cetina kaj lima kun nur du aliaj samkomarkaj municipoj, nome Alhama de Aragón kaj sude kun Ibdes.

La loĝloko Contamina mem estas je 97 km sudokcidente de Zaragozo, provinca kaj regiona ĉefurbo, sur 669 msm en la Iberia Sistemo, borde de la rivero Jalón, protektita nordoriente de la Sierra de Cetina, kun altaĵoj de pli ol 850 m de altitudo. La suda bordo de la rivero Jalón havas la karakterajn trajtojn de la zono kun ravin-torentoj en iompostioma ascenso ĝis la montopinto nome Hoya del Moro (912 m), ĉe la Sierra de Solorio.

Nordokcidente: Cetina Norde: Alhama de Aragón Nodoriente: Alhama de Aragón
Okcidente: Cetina Oriente: Alhama de Aragón
Sudokcidente: Cetina Sude: Jaraba Sudoriente: Ibdes

Historio[redakti | redakti fonton]

La areo estis konkerita el islamanoj en la 12-a jarcento fare de Alfonso la 1-a. La plej frua teksto en kiu aperas la nomo de Contamina estas de 1206. La nomo Contamina devenas de la Latina CONDOMIN(I)A (kun-havaĵo). Contamina estis sur la Camino Real, reĝa vojo al Madrido, kaj en la Mezepoko ĝi estis la ejo por la ĉevalejoj de la poŝto. En 1361 la reĝo Petro la 4-a donis Contamina al Pedro Carrillo. En 1646 Contamina estis donita de la reĝo Filipo la 4-a al Juan Fernández de Heredia la senjoro de Cetina, kun la titolo de Grafo de Contamina. En la tagĵurnalo de Lady Holland la Grafo de Contamina estis menciita favore kiel apogo al la anglaj fortoj kontraŭ Napoleono dum la Milito de Hispana Sendependiĝo.​

Preskaŭ ĉiuj loĝlokoj de la areo perdis loĝantaron laŭlonge de la 20-a jarcento kaj same en Contamina kie oni malaltiĝis el 252 en 1930 ĝis nunaj nur 33 loĝantoj en 2021. Evidente elmigrado ĝenerale foriris al industriaj aŭ pli viglaj areoj kiel Zaragozo, Daroko, Calatayud kaj Karinjeno.

Aktualo[redakti | redakti fonton]

Bazo de ekonomio nun estas agrikulturo (cerealoj, olivarboj kaj vitejoj), kaj brutobredado (kortobirdoj, ŝafoj kaj porkoj) kaj sekva nutrindustrio (vinproduktado). Nune gravas ankaŭ natura, kultura kaj rura turismo.

Inter nunaj vidindaĵoj menciindas la baroka preĝejo, kaj krucmonumento.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]