Kornusacoj

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Cornaceae)
Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Kornusacoj
sangoruĝa kornuso (Cornus sanguinea)
Biologia klasado
Regno: plantoj Plantae
Subregno: trakeofitoj Tracheophyta
Superdivizio: spermatofitoj Spermatophyta
Divizio: angiospermoj Angiospermae
Klaso: dukotiledonoj Magnoliopsida
Subklaso: asteredoj Asteridae
Ordo: kornusaloj Cornales
Familio: kornusacoj Cornaceae
Bercht. ex J.Presl [1]
kornuso Cornus
L.
Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr
Cornus suecica.jpg
Cornus suecica

La kornusacoj[2] (latine Cornaceae) estas planta familio el la dukotiledonaj angiospermoj. Tiu familio apartenas al la ordo kornusaloj (Cornales). Ĝi enhavas 12 genrojn kaj ĉirkaŭ 120 speciojn[1],[3]. Ĝia tipa genro estas kornuso[2].

Tiuj plantoj estas arboj aŭ arbedoj, nur malofte lianoj, moltigaj plantoj. La ofte simplaj folioj sidas kontraŭe. La plimulto de la specioj vivas en Nord-Ameriko kaj en Azio sub la kontinenta klimato. La infloresko estas ŝajnombrelo, kapeto, paniklo. La floroj estas etaj 4-5 partaj kun kaliko, korolo. La stamenoj staras en unu rondo. Frukto estas drupo aŭ malofte bero.

Taksonomio[redakti | redakti fonton]

Laŭ World Flora Online kaj The Plant List (16 jun. 2020)[1],[3], jen ĉi-sube la listo de la akceptitaj taksonoj, kaj ties Esperantaj nomoj[4]:

Kelkaj taksonoj[redakti | redakti fonton]

  • Kornuso (Cornus): specioj estas malaltaj staŭdoj kaj altaj arbedoj kun folioj plejofte duope kontraŭsidantaj, ovoformaj, ebenrandaj. La floroj estas malgrandaj, epiginaj, kvarnombraj en umbeloj. La drupoj estas diverskoloraj, la kornusfrukto havas adstringan guston.
    • maskla kornuso (Cornus mas): praplanto en Mez-Eŭropo kun flavaj floroj. Ties skarlatruĝajn fruktojn oni konsumis krude aŭ sukerumita aŭ kiel marmelado. La tre kompakta ligno estis tre demandata, torneblamaterialo. La hungaraj paŝtistoj havis bastonon el tiu arbedo.
  • Nyssa: Tupelo

Antaŭe oni ankaŭ metis inter la kornusacoj la aŭkubon (Aucuba), kvankam oni nun ĝin lokigas inter la gariacoj.
Aŭkubo: orient-azia dioika, daurafolia arbedo kun verdaj, forkece disbranĉiĝantaj branĉoj popare kontaraŭsidantaj, brilglataj ledecaj, dentrandaj folioj. La floroj estas ne okulfrapaj, ofte brunpurpuraj. La frukto estas skarlataj aŭ ruĝkoloraj beroj. Pluraj specioj ĝardene aŭ pote kulturataj.

Bildaro[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]