Corputius-Plano

El Vikipedio, la libera enciklopedio

La Corputius-Plano estas detale fidinda projekciaĵo de la urbo Duisburg en la 16-a jarcento, kiu tiam apartenis al Duklando Kleve.

Plano de Corputius sen la klariga teksto, kiu troviĝas malsupre de la urba vidaĵo

La nederlanda kartografo Johannes Corputius pretigis kaj publikigis ĝin en 1566. La projekcio de la plano tre similas al la nuntempa prakatastro. Corputius verkis la planon, por omaĝi ĝin al la landestro kaj al la urbo Duisburg. La plano estas la plej malnova pri la urbo. La kolora plano montras la urbon el la birdoperspektivo. En la interno de la murega kampo la urbo estas bildigita laŭ la ĝusta skalo, je kio Corputius uzis je la produktado de la plano sondaĵojn per kvadranto. La plano entenas la urbovidaĵo kun surskribo, blazono kun subskriboj kaj omaĝotabulo same kiel klarigan tekston malsupre de la vera plano.

La produktado de la plano koincidis kun la regotempo de Vilhelmo la Riĉa, duko de Jülich-Kleve-Berg kaj de la graflandoj Mark kaj Ravensberg. De la politika kaj ekonomia florepoko de la iama libera regna urbo Duisburg jam multa estis perdiĝinta. Tamen Corputius treege fieris pri sia verko, ĉar la latina surskribo de la plano tekstas laŭ esperanta traduko: „Vera kaj tute preciza disegno de Duisburg, la tre aĝa urbo, la iama reĝejo de la Frankoj kaj samtempe ĝia bildo plej origina kaj tiel verkita laŭ la vivo, ne neniu en ĝi mankas.“ Kiel legeblas en la urba fakturo el 1566/1567, la urbo ricevis la kuprogravuraĵon, kiu estis pendigata en la urbodomo.

La plano perdiĝis. En la 18-a jarcento ĉe librovendisto en Dordrecht aperis kvar nigro-blanko-presaĵoj. La originalo aperis en 1889 en la stoko de la urba biblioteko de Breslau. La urbo Duisburg lasis pretigi en 1897 kopion. La originala plano restinta en Breslau perdiĝis dum la Dua Mondmilito. La ununura ankoraŭ konata nigro-blanko-presaĵo troviĝas en la Duisburger Kultur- kaj Urbohistoria Muzeo.[1]

Historio de la plano[redakti | redakti fonton]

Post kiam Corputius en 1558 estis enlistiĝinta je la malnova Universitato je Loveno, li sekvis printempon de la jaro 1562 la vokon de kartografo Gerhard Mercator al Duisburg, por sindediĉi al la studado de matematiko. Li loĝis en la domo de sia majstro proksime de la Burgplatz. Problemojn orientiĝi en la urbo li havis neniujn, ĉar en Duisburg tiutempe parolis malsuprofrankan dialekton, kiu havis similecojn kun la malsuprofrankaj dialektoj sur la tiama teritorio de nuna Nederlando. La studo sub Mercator estis multfaka kaj ne nur ampleksis matematikon, sed ankaŭ kuprogravuradon kaj la faron de instrumentoj kiel angulmezurilo kun viziero ks. Corputius sekvis diversajn instruadojn ĉe la Akademia Gimnazio en Duisburg. Li ekzemple ankaŭ sekvis lecionojn pri la malnovgreka de la rektoro de la gimnazio, Johannes Molanus el Flandrujo.

La domo de Gerhard Mercator en Duisburg, kie Corputius vivis de 1562 ĝis 1566

La mezuradojn por la plano Corputius faris laŭ propraj eldiroj inter 1562 kaj 1563 ekde tri malsamaj punktoj per la kvadranto konstruita de li mem: Van den grooten tooren te Duysburg – ekde la turo de la Salvator-Preĝejo, ekde unu turo de la Maria-Preĝejo kaj ekde certa turo de la urbomurego.[2]

Komence de 1563 Corputius la pli juna raportis al sia samnoma patro Johannes en letero, ke li jam tenas enmane „priskribon“ („descriptio“) de la urbo kaj intencas fari de ĝi kuprogravuraĵon, por gajni per ĝi monon. En 1564 li ricevis de la urbo 10 Talerojn, kiu egalis iom pli ol la tiaman averaĝan monatan salajron de metiisto. En la ŝuldolibro de la urbo por tiu jaro troviĝas la noto: „M. Johann Corputt voir die toschryfonge der affgemaelter und contrafieter Carten von Duisborch verehret mit X daler, ider ad 45 albus, is 18 gulden, 18 albus“. [Al M. Johann Corputt por la priskribo de la depentritaj kaj gravuritaj mapoj de Duisburg, honorata per 10 taleroj ...]

Je tio evidente temas pri la „priskribo“, pri kiu Corputius raportis al sia patro. Tiun tempon la definitiva plano tamen ne jam estis finfarita, ĉar mankis ankoraŭ la klariga teksto sub la urbovidaĵo. Monatojn pli malfrue, la 12-an de februaro 1565 okazis granda glacidrivado, kiu direktis la Rejnon preskaŭ reen en sian malnovan fluejon – reen al la urbomurego. Tiun ĉi eventon Corputius menciis en la poste engravuritan klarigotekston per la indiko ANNO M DLXV (1565). La plano estis publikata pro nekonataj kaŭzoj nur jaron pli malfrue, do en 1566, ĉar je la jarnombro oni ankoraŭ premegis malantaŭen romian unuon („I“). Nur post tio la plano ricevis kadron kaj ekpendis en la urbodomo. Tamen je tio verŝajne ne temas pri la definitiva plano kun la klariga teksto.

Estis profesoro Johann Hildebrand Withof el Duisburg, kiu februaron de 1740 antaŭmetis al sia duisburga kroniko omaĝon al la Corputius-Plano kaj raportis pri tio, ke la reformita predikisto Johann Wilhelm Nosse el Duisburg estis vidinta je librovendisto en Dordrecht 4 nigroblankajn presaĵojn de la plano. La kuproplatojn tamen, de kiuj la librovendisto prenis kvar presaĵojn, tiu ĉi igis - laŭ Nosse - „konsumi por aliaj aferoj“. Withof redonigis al si fare de Nosse la tekstojn, tamen tiuj ĉi ne ricevis la klarigan tekston malkoncizan malsupre de la plano, tiel ke estas supozende, ke Nosse estus vidinta la version el la jaro 1564 kaj ne la definitivan version, kiu konsistis el du kuproplatojn, unu kun la plano de la urbo kaj alia por la klariga teksto.

En 1889 d-ro Alfons Heyer malkovris la planon je la ordigo de la stokoj en la urbobiblioteko de Breslau. La urbo Duisburg igis fari de tiu-ĉi en 1897 per fototipio kolorajn kopiojn en origina grando. En 1925 la urba konsilantaro de Duisburg decidis, denove reproduktigi ekzemplerojn: „por la produktado de 1000 koloraj planoj estas koncedataj 4000 Markoj…. La originala plano, kiu estas propraĵo de la urbo Breslau, nun tamen troviĝas ĉi tie, estu elmetata dum la venonta kunsido por vidado“. Je Kristnasko de 1925 ekzistis la noveldono. Paralele oni produktis laŭ la plano lignan modelon, kiu tamen perdiĝis en la Dua Mondmilito.

Februaron de 1945 sovetaj trupoj konkeris Breslaŭon, je kio la plano supozeble estus viktimo de elrabadoj. La kolorkopioj faritaj en 1925 ekde tiam servas kiel modelo por plej diversaj reproduktaĵoj de la originala plano, ekz. en 1961, 1964 kaj 1974.

Kiam en 1966 oni ofertis blankonigran presaĵon de la plano en Nederlando, la urbo Duisburg akiris ĝin por la stko de la nuna Kultur- kaj Urbohistoria Muzeo. Tiu ĉi plano fariĝis pro sia senlima pligrandigebleco kaj detalfido nemalhavebla rimedo por la historia esploro kaj la urba arĥeologio de Duisburg.[3]

Prezentaĵo[redakti | redakti fonton]

La surskribo de la plano tekstas:

Veriss(ima) exactiss(ima)q(ue) topographia Duisburgi
Urbis antique(imae) veter(is) Franco(rum) regiae atq(ue)
Etiam ipsiss(imae) eiusdem ad vivum effigies,
Ita ut nihil desit.
(esperanta traduko: Plej vera kaj plej preciza disegno de Duisburgo, de la treege maljuna urbo, la iama reĝejo de la Frankoj. Kaj samtempe bildo ĝia, kreita tre origine kaj tiel ege laŭ la vivo, ke nenio en ĝi mankas.)
La blazonoj sur laCorputius-Plano
La blazonoj sur laCorputius-Plano

La maldekstra blazono rilatas sur la landoj de Vilhelmo la Riĉa: la ruĝa leono de Duklando Berg, en la mezo la oraj lilioj de Duklando Kleve en ruĝo, dekstre la leono en oro por Duklando Geldern, sub tio la ruĝoblanka trabo de Graflando Mark, delstre la ruĝaj ĉevrono de Graflando Ravensberg. Tamen anstataŭ la ora leono de Geldern devus stari la nigra leono de Duklando Jülich en oro. Dekstre aranĝita ankaŭ la blazono de Duisburg ankoraŭ en uzo: la dukapa aglo por la libera regna urbo Duisburg ĝis 1290 kaj sub tio la kastelo.

Dekstre malsupre sur la plano troviĝas la laŭdoparolo de Johannes Corputius pri sia verko. Tradukite tiu ĉi tekstas:

Al la inklina legano por saluto.
Kion ni, plej kara leganto, prezentis en ĉi tiu priskribo, vi ne rajtas opinii unu el la ordinaraj
urbobildigaĵoj, kiaj estas ĉie kaj varie disvastigataj.
Mi permesas al mi rajti pretendi kaj aŭdace aserti, ke ĝis nun
sur la tuta mondo publikiĝis ankoraŭ neniu bilda prezentaĵo de loko, kiu tiun ĉi
per tia vereco kaj tiel precize (sen paroli de la eleganteco de la gravuraĵo),
ja, mi volas diri, kun tiel pedanta precizeco detale observita
kaj kopiformita kiel ĉi tiu nia.
Sur ĉi tiun ekkonon mi esperas facile trafi je tiuj, kiuj havas memfidan opinion,
kaj en ĉi tiu punkto mi ja estos mallaŭdata de neniu.
Ĉar tiuj, kiuj volas eki tian provon, kun certeco konstatos,
ke fakte ĉi tie eĉ ne la plej malgranda kabano estas preterlasita, jes, oni trovas vere je la
tuta prezentaĵo, kiel ĝi sin prezentis plej klara al la okulo, la plej ekvilibraj proporcioj.
Tio validas por akvo, riveroj kaj montetoj, arboj kaj kampoj, ĉiuj stratoj kaj stratetoj, ĉiuj domoj kun siaj
tegmentoj, pordoj kaj fenestroj, la turoj, muroj kaj diodomoj, pordegoj kaj fosaĵoj,
fontoj kaj fontanoj, digoj kaj bariloj, la diversaj signadoj kaj ĉio alia, de
kio oni povas imagi, ke ĝi apartenu ĉi tien.
Eble estus specimeno de mia kreska, kvankam eta kapablo en malenua
afero, por ke vi vidu kaj ankaŭ mi, ĉu mi iam en la vivo je pli seriozaj aferoj
povus plenumi ion. Bonvivu kaj restu al mi favora!
24-an de marto 1566
Ebla memportreto de Corputius sur lia plano

Super la rektangula omaĝtabulo per kadroj ornamita maldekstre malsupre sur la plano ŝvebas la bluoruĝe vestita Merkuro kun bastono en sia maldekstra mano. Al la duko li dediĉas la planon per la vortoj:

Illustiss(imo) potentissimoque principi Guilielmo duci Civiae, Juliae et Montis, comiti, Marchiae,
Ravensburgi etc. , domino in RAvenstein etc. clementiss d(omino) suo, item ampliss(imo), antiquiss(imo)q(ue)
senatui populoq(ue) Teutoburgensis d(ono) d(edit) J(ohannes) de Corput Braedan(us) . Anno MDLXVI.
(En esperanta traduko: Al la ilustrita kaj potencega princo Vilhelmo, duko de Kleve,
Jülich kaj Berg, grafo de Mark kaj Ravensberg ktp., lia mildkorega estro, kiel
ankaŭ al la noblega kaj honorindega konsilantaro kaj al la civitanoj de Duisburg Johano de Corput
el Breda faris ĉi tiun planon donaco. En la jaro 1566.)

Atenta rigardanto konstatos, ke en la anguloj de la ornamitaj kadroj de la tuta plano estas bildigitaj vizaĝoj de personoj. Kiu estas tiuj ĉi personoj, ĝis nun estas ne klare. Oni provis plej diversajn alordigojn sen alveni al konvinkaj rezultoj. En la maldekstra malsupra angulo estas videbla plej verŝajne la vizaĝo de Gerhard Mercator. La vizaĝo de la persono en la dekstra supra angulo ofte estas rigardata kiel tiu de Johannes Corputius.

Malsupre de la omaĝtabulo monero estas bildigita. Temas pri monero de Henriko la 4-a: Duisburga Denaro, sur la fronta flanko kapo kun arkokrono kaj kurbobastono. La dorsflanko montras la nomon DI-VS-BV-RG. Tiuj ĉi moneroj estis stampataj inter 1065 kaj 1084 kaj trovis sian vojon ĝis en la baltaj landoj. En Gotlando oni trovis multajn monertrezorojn enhavantajn la Duisburgajn monerojn.

Sur la plano de Corputius inter omaĝtabulo kaj laŭdoparolo troviĝas ventrozo. La plano de Corputius tamen ne estas nordenorientita, sed la vido sin direktas ekde nordokcidento. Por kompari la direkton kun la plano de moderna Duisburg oni devas turni la planon je 125 gradoj horloĝdirekte. Ĉe la maporandoj Corputius donas eblecon de orientiĝo: „Wech nae Poeroat“ (Vojo al Ruhrort), „Wech nae Essen“ (Vojo al Essen), „Wech nae Collen“ (Vojo al Kolonjo), „Wech nae Moers“ (Vojo al Moers).

Verkoj[redakti | redakti fonton]

Mapoj

  • J. De Corput Brædanus: Verissima exactissimaque topographia Duisburgi urbis antiquissimae veteris Francorum regiae atque etiam ipsissimae eiusdem ad vivum effigies, ita ut nihil desit, 1566; Originalo en la Kultur- und Stadthistorischen Museum Duisburg
  • Modernaj eldonoj de la Corputius-Plano:
    • "Duisburg im Jahre 1566" (Veriss. ex actiss. q. topographia Duisburgi urbis antiquiss. veter. Francor. regiae atq. etiam ipsiss. eiusdem ad vivu effigiesi ita ut nihil desit), Stadtplan, Verlag für Wirtschaft und Kultur Renckhoff Duisburg 1964
    • Stadtpl. d. Johannes Corputius von 1566, Format 87 x 87,5 cm: Veriss. exactiss. q. topographia Duisburgi urbis antiquiss., Kartenbeilage, en: Krause, Günter [eld.]: Stadtarchäologie in Duisburg: 1980 – 1990, Duisburger Forschungen 38, Duisburg: Braun, 1992, ISBN 3-87096-049-3

Literaturo[redakti | redakti fonton]

  • Der Duisburger Stadtplan des Johannes Corputius von 1566, Multimedia-CD-Rom, hrsg. von der Gerhard-Mercator-Gesellschaft e.V., Duisburg 2002
  • Duisburg im Jahre 1566: der Stadtplan des Johannes Corputius (=Duisburger Forschungen 40), bearb. von Joseph Milz / Günter von Roden, Duisburg 1993. ISBN 3870960515
  • Heike Hawicks: Der Duisburger Stadtplan des Johannes Corputius von 1566, vom frühneuzeitlichen "Werbeprospekt" zur modernen Multimedia-CD-ROM, in: Duisburger Forschungen 51, Duisburg: Mercator-Verl., 2004, S. 225–234, ISBN 3-87463-377-2
  • Frosien-Leinz, Heike: Der Corputius-Plan: Kommunales Selbstbewusstsein und Werbemittel, in: Frosien-Leinz, Heike [Red.]: Von Flandern zum Niederrhein: Wirtschaft und Kultur überwinden Grenzen; Begleitband zur Ausstellung, Hrsg. von Stadt Duisburg – Die Oberbürgermeisterin, Kultur- und Stadthistorisches Museum Duisburg, 2000, S. 87–100, ISBN 3-89279-560-6
  • Joseph Milz: Der Duisburger Stadtplan des Johannes Corputius und seine Vermessungsgrundlagen. In: Cartographica Helvetica Heft 11 (1995) S. 2–10, ISSN 1015-8480, Volltext Arkivigite je 2016-04-03 per la retarkivo Wayback Machine, Wiederabdruck in: Kraume, Hans Georg [Hrsg.]: Duisburger Forschungen Band 45. Duisburg: Mercator-Verl., 2000. S. 1–23. ISBN 3-87463-295-4
  • Joseph Milz: Die Vermessung des Duisburger Stadtplanes von 1566 durch Johannes Corputius, in: Hantsche, Irmgard (Hrsg.): Der "mathematicus": zur Entwicklung und Bedeutung einer neuen Berufsgruppe in der Zeit Gerhard Mercators [Referate des 4. Mercator-Symposiums, 30. – 31. Oktober 1995], Duisburger Mercator-Studien 4, Bochum: Brockmeyer, 1996, S. [227]-250, ISBN 3-8196-0474-X
  • Joseph Milz: Neue Quellen und Forschungen zu Johannes Corputius, in Duisburger Forschungen, Band 31, hrsg. vom Stadtarchiv Duisburg in Verbindung mit d. Mercator-Ges. [Für d. Schriftl. verantwortl.: Joseph Milz], Duisburg: Braun, 1982, S. 117–125, ISBN 3-87096-042-6

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Joseph Milz/Günter von Roden: Duisburg im Jahre 1566, Duisburger Forschungen, vol. 40
  2. Joseph Milz: Der Duisburger Stadtplan des Johannes Corputius und seine Vermessungsgrundlagen., a.a.O.
  3. Joseph Milz: Geschichte der Stadt Duisburg, Mercator-Verlag Duisburg, 2013