Corserey

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Corserey
Blazono de Corserey
Blazono de Corserey
Blazono de Corserey
Preĝejo de Corserey
Preĝejo de Corserey
Preĝejo de Corserey
former municipality of Switzerland • Ortschaft
Kantono Friburgo
Distrikto Sarino
Koordinatoj  46° 46′ 28″ N 6° 59′ 33″ O / 46.77444 °N, 6.99250 °O / 46.77444; 6.99250 (mapo)Koordinatoj: 46° 46′ 28″ N 6° 59′ 33″ O / 46.77444 °N, 6.99250 °O / 46.77444; 6.99250 (mapo)
Nombro de loĝantoj 332
Areo 3,44 km²
Alteco 658 m super marnivelo
Poŝtkodo 1747
Komunumkodo 2185
Mapo de Corserey
Mapo de Corserey
Mapo de Corserey
vdr

Corserey estas komunumo en la distrikto Sarino en Kantono Friburgo, Svislando. Ĝi havis 332 loĝantojn je la 31-a de decembro 2010.

Geografio[redakti | redakti fonton]

Corserey situas en la Friburga Mezlando proskimume 15 kilometrojn okcidentsudokcidente de la kanontĉefurbo Friburgo sur monteta tavolo inter la ebenaĵo de Brojo en nordokcidento kaj la valo de Glano en sudoriento. La komunumo konsistas el la vilaĝo Corserey kaj la setlejoj Grand Clos norde de ĝi kaj Le Vuettes sude de la vilaĝo.[1]

La teritorio de la komunumo etendiĝas sur areo de 3,44 km², de kiuj 19,7% estas kovritaj de arbaro, 74,0% servas por agrikulturo kaj 6,4% por setlado. [2]

Najabaraj komunumoj[redakti | redakti fonton]

La komunumo Corserey limas en nordo al Montagny, en oriento al Prez-vers-Noréaz, en sudo al La Brillaz, kaj en okcidento al Torny.

Trafiko[redakti | redakti fonton]

La komunumo situas flanke de la gravaj trafikvojoj ĉe konekta vojo de Prez-vers-Noréaz al Torny kaj la vojo n-ro 1310 kondukas de Corserey al Chénens. La plej proksima alveturejo al la svisa aŭtovojo A1 situas proksimume 10 kilometrojn okcidente kaj al la svisa aŭtovojo A12 10 kilometrojn oriente de la komunumo. Per buslinio de la kompanio Transporto Publika Friburga la komunumo estas konektita al la publika tranpsortreto.

Historio[redakti | redakti fonton]

La unua dokumenta mencio de Corserey datiĝas el la jaro 1150 kiel Corserei. De 1478 ĝis la Helveta Revolucio en la jaro 1798 la vilaĝo Corserey apartenis al la friburga voktejo Montagny, kiu estiĝis el la antaŭa senjorujo. De 1798 ĝis 1848 Corserey apartenis al la distrikto Friburgo, tiam ĝi estis surbaze de la nova kantona konstitucio de Friburgo integritaj al la Distrikto Sarino.[3]

Notoj kaj referencoj[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

Bildoj[redakti | redakti fonton]