Ependes FR

El Vikipedio, la libera enciklopedio
- La mallongigo FR en Ependes FR staras por la svisa Kantono Friburgo. Por aliaj signifoj de la nomo vidu sub Ependes.

Ependes
Blazono de Ependes
Blazono de Ependes
Blazono de Ependes
Petit Ependes
Petit Ependes
Petit Ependes
former municipality of Switzerland • kvartalo
Kantono Friburgo
Distrikto Sarino
Koordinatoj  46° 45′ 17″ N 7° 8′ 45″ O / 46.75472 °N, 7.14583 °O / 46.75472; 7.14583 (mapo)Koordinatoj: 46° 45′ 17″ N 7° 8′ 45″ O / 46.75472 °N, 7.14583 °O / 46.75472; 7.14583 (mapo)
Nombro de loĝantoj 1022
Areo 5,61 km²
Alteco 750 m super marnivelo
Poŝtkodo 1731
Komunumkodo 2189
Mapo de Ependes
Mapo de Ependes
Mapo de Ependes
vdr

Ependes estas komunumo en la distrikto Sarino en Kantono Friburgo, Svislando. Ĝi havis 1022 loĝantojn je la 31-a de decembro 2010.

Geografio[redakti | redakti fonton]

Ependes situas en la monteta tranzirzono de la Friburga Mezlando al la Friburgaj Antaŭalpoj, 6 kilometrojn sude de la kantonĉefurbo Friburgo oriente de la valo de Sarino. La komunumo konsistas el la vilaĝoj Epandes kaj Sales kaj la setlejo Petit Epandes, kaj diversaj izolitaj bienoj.[1]

La teritorio de la komunumo etendiĝas sur areo de 5,61 km², de kiuj 23,6% estas kovritaj de arbaro, 66,1% servas por agrikulturo kaj 10,3% por setlado. [2]

Najbaraj komunumoj[redakti | redakti fonton]

La komunumo Ependes limas en nordo al Marly, en oriento al Villarsel ĉe Marly, en sudoriento al Ferpicloz, en sudo al Senèdes, kaj en okcidento al Arconciel.

Trafiko[redakti | redakti fonton]

Laŭlonge de la orienta komunumlimo pasas la kantona ĉefvojo n-ro 180 de Friburgo al Grejerco. Tra la komunumo mem pasas du flankaj vojoj, unu de la kantona ĉefvojo al Arconciel kaj la alia de la vilaĝocentro sudorienten al Le Mouret. La plej proksima alveturejo al la svisa aŭtovojo A12 situas proksimume 8 kilometrojn sudokcidente de la komunumo.

Historio[redakti | redakti fonton]

La unua dokumenta mencio de Epindes datiĝas el la jaro 1142 kiel Spindes. De 1142 ĝis fine de la 13-a jarcento en Ependes estis menciita la familio de la kavaliroj de Ependes. Ilin sekvis kiel mastroj la senjoroj de Marly kaj aliaj. Dum mezepoko la Monaĥejo Hauterive estis grava bienposedanto en Ependes. De la 15-a jarcento ĝis la Helveta Revolucio de 1798 Ependes apartenis al la Malnova Kamparo de Friburgo. Dum la tempo de la Helveta Respubliko ĝi formis parto de la distrikto La Roche, de 1803 ĝis 1848 ĝi apartenis al la distrikto Friburgo, kaj tiam estis surbaze de la nova kantona konstitucio atribuita al la distrikto Sarino. En la jaro 1977 la ĝis tiam aŭtonoma komunumo Sales estis atribuita al Ependes.[3]

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Notoj kaj referencoj[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]