Saltu al enhavo

Csaba Őry

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Csaba Őry
Persona informo
Naskiĝo 12-an de majo 1952 (1952-05-12) (72-jaraĝa)
en Budapeŝto
Lingvoj hungara
Ŝtataneco Hungario Redakti la valoron en Wikidata
Alma mater Universitato Eötvös Loránd (–1978) Redakti la valoron en Wikidata
Familio
Patro Imre Őry (en) Traduki Redakti la valoron en Wikidata
Okupo
Okupo politikisto
sociologo Redakti la valoron en Wikidata
vdr

Csaba Őry [ĉaba Ori], laŭ hungarlingve kutima nomordo kaj kun plena nomo Őry Csaba György [djordj] estas hungara sociologo, politikisto, parlamenta deputito, diplomato.

Csaba Őry[1] naskiĝis la 12-an de majo 1952 en Budapeŝto.

Biografio

[redakti | redakti fonton]

Csaba Őry maturiĝis en gimnazio en sia naskiĝurbo en 1970, poste li lernis la metion muntisto pri aŭtoj. Iom poste li akiris juran-sociologian diplomon en Scienca Universitato Loránd Eötvös en 1978. Post siaj studoj li estis sociologo komence individue, poste en pluraj koncernaj laborejoj. Inter 1984 kaj 1991, ankaŭ inter 1994-1998 li ankaŭ instruis en la menciita universitato. Ekde 1988 li ĉefe laboris en establo kaj gvidado de opozicia (komprenu nesocialista) sindikato. En 1996 li membriĝis en Fidesz, inter 1998-2004 li estis parlamentano, sed tiutempe li estis ankaŭ subministro. Inter 2004 kaj 2014 li estis deputito de la Eŭropa Parlamento, poste li estis ĉefambasadoro en Kamboĝo. Li ricevis premion en 2006. Li edziĝis en 1977, lia edzino naskis 2 filinojn.

Elektitaj kontribuoj

[redakti | redakti fonton]
  • Az érdekvédelmi szerveződések helyzete Magyarországon (1997)

Referencoj

[redakti | redakti fonton]