Csaba Pindroch
Aspekto
Csaba Pindroch | |
---|---|
Persona informo | |
Naskiĝo | 19-an de marto 1972 (52-jaraĝa) en Salgótarján |
Ŝtataneco | Hungario |
Alma mater | Temesvári Pelbárt Ferences Gimnázium, Esztergom (en) (1986–1990) Universitato de Dramo kaj Filmo (–1997) |
Familio | |
Edz(in)o | Linda Verebes (en) |
Okupo | |
Okupo | aktoro filmaktoro |
Csaba Pindroch [ĉaba pindroh], laŭ hungarlingve kutima nomordo Pindroch Csaba estis hungara aktoro, voĉoaktoro.
Csaba Pindroch[1][2] naskiĝis la 19-an de marto 1972 en Salgótarján.
Biografio
[redakti | redakti fonton]Csaba Pindroch maturiĝis en franciskana gimnazio en Esztergom en 1990, poste li akiris aktoran diplomon en Altlernejo pri Teatro kaj Filmo en 1998. Lia ĉefinstruisto estis László Marton (reĝisoro). Inter 1997-2002 li estis membro de malgranda teatro, inter 2002-2012 de Gaja Teatro escepte inter 2006-2011, inter 2012-2021 de Teatro Thália (Budapeŝto). Intertempe li havis ankaŭ filmajn rolojn. Li ricevis premiojn inter 2004-2019. Li edziĝis en 2006, lia edzino naskis 3 gefilojn en 2008, 2014 kaj 2015.
Liaj teatraj roloj (elekto)
[redakti | redakti fonton]- William Shakespeare:
- Fino Bona, Ĉio Bona - Parolles
- La Komedio de Eraroj - Antipholus el Sirakuzo; Antipholus el Efezus
- Tito Androniko - Lucius
- Nikolaj Gogol: La Revizoro - Pjotr Ivanoviĉ Dobĉinskij
- Anton Ĉeĥov: Ĉeriza ĝardeno - Jermolaj Aleksejeviĉ Lopahin
- Ferenc Molnár: Liliom - titolrolo
- László Dés: En Eŭropo ie (muzikala verzio) - instruisto
- Imre Kálmán: Marica grófnő - Kudelka
- Ernő Szép: Lila ákác - Zsüzsü (baletmajstro)
- Arthur Miller: Morto de Komizo - Bernard
- Tennessee Williams: A Streetcar Named Desire - Mitch
Liaj kinaj filmaj roloj (elekto)
[redakti | redakti fonton]- Honfoglalás (1996)
- Valami Amerika (2002) - Tamás
- Magic Boys (2012) - David; ankaŭ scenaristo
- El a kezekkel a papámtól! (2021) - D-ro Szilágyi
- en eksterlandaj filmoj hungaraj voĉoj ekzemple de Sébastien Davis, Faizon Love, Ahmad Reese[3]
Liaj televidaj filmaj roloj (elekto)
[redakti | redakti fonton]- Othello (1996) - Rodrigo
- Tűzvonalban (serio, 2009) - Norbert
- Rövid a póráz (2016) - Fernand
- ECC-PECC (2021) - Bálint Majoros
Fontoj
[redakti | redakti fonton]- hungarlingva biografio kun foto
- hungarlingva biografio kun foto
- hungarlingva biografio kun foto
- hungarlingva biografio kun foto