Csepel (distrikto)
Csepel [ĉepel] estas la 21-a distrikto de Budapeŝto.
Bazaj informoj
- poŝtkodoj: 1211-1215
- areo: 26 km²
- loĝantaro: 78 600 en 2003
- koordinatoj: 47° 25′ N 19° 04′ O / 47.417 °N, 19.067 °O (mapo)Koordinatoj: 47° 25′ N 19° 04′ O / 47.417 °N, 19.067 °O (mapo)
Geografio
Distrikto Csepel situas en suda parto de Budapeŝto sur norda parto de Insulo Csepel.
Historio
Post la turka dominado alvenis diversaj popoloj. En 1838 la inundo neniigis la setlejon. En la 19-a jarcento ĝi iĝis bazo de peza industrio. La plej grava negocisto estis Manfréd Weiss. Apude ankaŭ laboristaj domoj konstruiĝis. Dum la 2-a mondmilito la industriejo estis la plej grava celo por la anglaj bombardaj flugmaŝinoj. Ĝis 1950 Csepel estis urbo, poste aliĝis al Budapeŝto. Dum la socialismo novaj betonaj loĝkvartaloj konstruiĝis. Fine de la socialismo la industrio forvelkis.
Trafiko
Vidindaĵoj
- loka muzeo
- romkatolika Preĝejo de Naskiĝo de Maria (Csepel) de 1861, en 1944 bombo trafis ĝin, poste rekonstruiĝis je novgotikaj elementoj, la turo estas 30 m-ojn alta
- skulptaĵo pri Johano Nepomuko de 1721
- termala banejo
Famuloj
- en la urbo naskiĝis poeto Béla Csepeli Szabó kaj historiisto Ferenc Glatz