Cubo de la Solana

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Salti al navigilo Salti al serĉilo
Cubo de la Solana
CUBO DE LA SOLANA-TIPICO PUEBLO AGRICOLA.jpg

Blazono

Blazono
Administrado
Poŝtkodo 42191 [+]
En TTT Oficiala retejo [+]
Demografio
Loĝantaro 179  (2021) [+]
Loĝdenso 1 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 41° 36′ N, 2° 25′ U (mapo)41.6025-2.4208333333333Koordinatoj: 41° 36′ N, 2° 25′ U (mapo) [+]
Alto 992 m [+]
Areo 132,84 km² (13 284 ha) [+]
Horzono UTC+01:00 [+]
Situo de Cubo de la Solana
Situo de Cubo de la Solana

Alia projekto
Commons-logo.svg Vikimedia Komunejo Cubo de la Solana [+]
Wikidata-logo.svg
Information icon.svg
vdr

Cubo de la Solana [KUbo delasoLAna] estas municipo de Hispanio, en la regiono de Kastilio kaj Leono, provinco Sorio kaj komarko Komarko de Sorio en la centro de la provinco. La loknomo Cubo de la Solana estas etimologie komprenebla kiel Turo de la Sunejo.

Geografio[redakti | redakti fonton]

Komarko Komarko de Sorio en la centro de la provinco Sorio.
Loko de Cubo de la Solana en la provinco Sorio.

Ĝia municipa teritorio okupas totalan areon de 132,84 km² kaj laŭ la demografia informo de la municipa censo fare de la INE en 2021, ĝi havis 179 loĝantojn. Ĝi perdis loĝantojn dum la 20-a jarcento pro migrado al urbaj areoj, kiel ja okazis en multaj loĝlokoj de la regiono, fakte perdis 550 loĝantojn el la 1940-aj jaroj.

Ĝi distas 24 km de Sorio, provinca ĉefurbo. La municipo enhavas la loĝlokojn Almarail, Cubo de la Solana, Ituero, Lubia, Rabanera kaj Riotuerto. Ĝi limas kun Los Rábanos, Aldealafuente, Quintana Redonda, Tejado, Almazán kaj Borjabad.

Historio[redakti | redakti fonton]

Estas restaĵoj de romiaj , kaj ŝoseoj kaj de gvatoturoj el la epoko de militoj inter islamanoj kaj kristanoj, ekzemple Torrejalba.

La areo apartenis unue al la Regno Kastilio. En Mezepoko okazis reloĝado fine de la 10-a jarcento.

Meze de la 19-a jarcento la teritorio de la municipo pliiĝis ĉar ĝi aligis Lubia kaj Rabanera del Campo. Fine de la 20-a jarcento la teritorio de la municipopliiĝis ĉar ĝi aligis Almarail kaj Ituero.

Aktualo[redakti | redakti fonton]

Preĝejo de Sankta Marteno.

Tradiciaj enspezofontoj estis agrikulturo (cerealoj kaj nun terpomoj kaj betoj), kaj brutobredado (ŝafoj kaj bovoj). Lastatempe funkciado de servoj plej ekgravis, kune kun kultura kaj rura turismo, piedirado tra naturaj lokoj. Inter vidindaĵoj estas la preĝejo, ermitejo kaj dom-palaco.

Bildoj[redakti | redakti fonton]

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Notoj[redakti | redakti fonton]

Bibliografio[redakti | redakti fonton]