Cyprien Guiya

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Salti al navigilo Salti al serĉilo
Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.

Cyprien GUIYA - naskiĝis la 20-an de majo 1996 en la arondismento Azove en la sudokcidento de Benino, nun vivanta en Kotonuo - estas benina esperantisto. Li estas studento de Nacia Agrokultura Universitato (Université Nationale d 'Agriculture, UNA) de Benino. Cyprien esperantistiĝis inter 2006 kaj 2007 en la mezgrada lernejo 1 de Azove. Dank' al la lernado de Esperanto, li povis partopreni ĝis nun plurajn internaciajn esperantistajn eventojn, inter alie Scio Sen Bariloj (SSB), la 5-an Afrikan Kongreson, AMO-seminarion (seminarion de Aktivula Maturigo) en Togolando kaj tri malsamajn kunvenojn kadre de la projekto AEJK (Afrika-Eŭropa Junulara Kunlaboro de Tutmonda Esperantista Junulara Organizo). Aktivulo de Benina Organizo de Junaj Esperantistoj (BOJE), la landa asocio de Tutmonda Esperantista Junulara Organizo en Benino, li la 30-an de majo 2018 krome elektiĝis membro de la estraro de TEJO.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]