Dávid Czvittinger

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Dávid Czvittinger
Persona informo
Naskiĝo la  20-an de januaro 1676(nun 1676-01-20)
en  Hungara reĝlando Aŭstra imperio Selmecbánya
Morto la 18-an de marto 1743
en Hungara reĝlando, Aŭstra Imperio, Selmecbánya
Lingvoj latina
Ŝtataneco Hungara reĝlando
Okupo
Okupo historiisto • literaturhistoriisto
vdr

Dávid Czvittinger [cvitinger], laŭ la hungarlingve kutima nomordo Czvittinger Dávid estis hungara bibliografo. Lia familia nomvarianto estis Czwittinger.

Kovrilpaĝo de verko de Dávid Czvittinger

Dávid Czvittinger[1] naskiĝis la  20-an de januaro 1676(nun 1676-01-20) en Selmecbánya, konata ankaŭ Schemnitz (Hungara reĝlando, Habsburga Imperio, nuntempa Banská Štiavnica en Slovakio), li mortis la 18-an de marto 1743 en sia naskiĝurbo.

Biografio[redakti | redakti fonton]

Dávid Czvittinger ekde 1696 li studis teologion kaj filozofion en universitatoj de Berlino, Strasburgo, Tubingen kaj Altdorf apud Nürnberg. En Altdorf li verkis la unuan hungaran biografian leksikonon en 1711. Dum verkado li havis malfacilaĵojn, kiuj kaŭzis ŝuldojn, eĉ li estis en malliberejo por ŝuldistoj. En 1713 li rifuĝis kaj hejmenvenis. Hejme li ne povis akiri postenon, ĉar tiam estis erao de kontraŭreformacio, dum li estis luterano. Li ne havis idon.

Lia ĉefverko[redakti | redakti fonton]

  • Specimen Hungariae literatae (1711); laŭ aboco-ordo 296 hungaraj, transilvanianaj, kroataj kaj dalmataj biografioj

Fontoj[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]