Dajbucu

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Dajbucu en Todaj-ĝi, Nara

Dajbucu (japane: 大仏, malnova skribmaniero: 大佛) signifas grandan budhon.

Diversgrandaj japanaj budho-statuoj estas tiel nomitaj, inter ili:

  • statuo en la sanktejo Asuka-dera en la vilaĝo Asuka, Gubernio Nara; ĝi estas la plej malnova granda budho-statuo de Japanio, kies krejaro estas konata: 609.
  • statuo en la sanktejo Todaj-ĝi en Nara, 16,2 metrojn alta, finverkita en la jaro 751. Tiu statuo estas la plej granda statuo de sida budho en Japanio.
  • statuo en la sanktejo Kōtoku-in en Kamakura, 13,3 metrojn alta, starigita en 1252. Ĝi prezentas budhon Amitabha.
  • statuo en Takaoka, entute 15,8 metrojn alta, sed la budho mem estas nur ĉirkaŭ duonon alta.
  • Ŝoŭa Dajbucu en la sanktejo Sejrju-ĝi en Aomori, prezento de Guanjin.
  • Hjogo Dajbucu en la sanktejo Hoŝakuzan Nofuku-ĝi (宝積山 能福寺) de la kvartalo Hjogo-ku en la urbo Kobe.
  • Hotej Dajbucu en Konan, Gubernio Ajĉi.
  • Uŝiku Dajbucu en Uŝiku, ĉirkaŭ 100 metrojn alta, finverkita en 1995. Tiu statuo de budho Amitabha estas la en la mondo plej alta budho-statuo.
  • Takaoka Dajbucu en Takaoka.

Fotogalerio[redakti | redakti fonton]

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]