Saltu al enhavo

Dakota Goyo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Dakota Goyo
Persona informo
Dakota Avery Goyo
Naskiĝo 22-an de aŭgusto 1999 (1999-08-22) (24-jaraĝa)
en Toronto
Lingvoj angla vd
Ŝtataneco Kanado Redakti la valoron en Wikidata vd
Alma mater Cardinal Carter Catholic High School (en) Traduki Redakti la valoron en Wikidata vd
Profesio
Okupo aktoro
filmaktoro
televida aktoro Redakti la valoron en Wikidata vd
Aktiva dum 2005– vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Dakota GOYO (naskiĝis en Toronto la 22-an de aŭgusto 1999, do nun 24-aĝa) estas kanada eksa infana aktoro de kino kaj televido. Li estas plej konata pro rolo de la 12-jara knabo Max Kenton en la filmo Real Steel (2011) kaj la 14-jara Jesse Barrett en la filmo Dark Skies (2013) . Li ankaŭ voĉaktoras Jamie Bennett en la animacia filmo Rise of the Guardians (2012) de la produkta konzerno DreamWorks.

Kariero[redakti | redakti fonton]

Goyo aperis en sia unua reklamvideo kiel bebo, post kiu li akiris diversajn rolojn en televidaj kaj animaciaj serioj. Lia elstara televida laboro inkludas JoJo's Circus de la televida firmao Disney Channel en 2005, Ultra en 2006, Super Kial! en 2008, Murdoch Mysteries en 2008, The Listener en 2009, My Neighbor's Secret en 2009, Happy Town en 2010 kaj revenanta rolo kiel Timmy Tibble en la porinfana animacia televidserio Arthur en 2010 ĉirkaŭ antropomorfa orikteropo (terporko), kiu produktiĝis inter oktobro 1996 kaj februaro 2022, pli ol 25 jarojn, kaj sekve estas la plej longe produktita porinfana animacia serio en Usono.

Goyo kompletigis serion gvidrolon en la ABC-piloto "Solving Charlie" en 2009, pozante kiel Charlie, orfigita infano kiu havas escepte altan intelektan kvocienton (IK) de 190 kaj helpas sian longe perditan fraton, aspirantan detektivon, solvi krimojn. Goyo pozis kiel Teddy, la filo de la karaktero de Josh Hartnett, en la filmo Resurrecting the Champ (2007) kaj pozis kiel Timmy, nepo de la karaktero de Susan Sarandon, en la 2007 filmo Emotional Arithmetic ("emocia aritmetiko").

En 2011, Goyo ĉefrolis en Real Steel kiel la 12-jara Max Kenton, la fremdigita filo de Charlie Kenton (Hugh Jackman), kaj ankaŭ pozis kiel juna superheroa nordĝermana dio Thor en la superheroa filmo Thor. En 2012, Goyovoĉaktoras Jamie Bennett en la animacia filmo Rise of the Guardians de la produkta konzerno DreamWorks, kaj en 2013, 14-jara, li ĉefrolis en la sciencfikcia suspensfilma filmo Dark Skies ("malhelaj ĉieloj").

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  • Por referencoj pri informoj prentitaj el vikidatumoj vidu la ligilojn "vd" (=vidu) en la informkesto dekstre.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]