Dalibor Brozović

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Dalibor Brozović
Persona informo
Naskiĝo 28-an de julio 1927 (1927-07-28)
en Sarajevo
Morto 19-an de junio 2009 (2009-06-19) (81-jaraĝa)
en Zagrebo
Lingvoj Esperantokroata
Ŝtataneco Kroatio
Alma mater Faculty of Humanities and Social Sciences, University of Zagreb
Familio
Edz(in)o Nevenka Kosutic Brozovic
Infano Dunja Brozović-Rončević
Parencoj Ranko Matasović
Okupo
Okupo lingvistoesperantistopolitikisto
vdr

Dalibor BROZOVIĆ (Sarajevo, 28-an de julio 1927 - Zagrebo, 19-an de junio 2009[1]) estis kroata esperantisto kaj lingvisto.

Post la lingvostudoj ĉe la Universitato de Zagrebo (kroata lingvo kaj jugoslaviaj literaturoj, italaj lingvo kaj literaturo) doktoriĝis pri filologia scienco en Zagrebo (1957) kun pridialektologia temo. Lektoris ĉe Filozofia fakultato en Ljubljana (Slovenio, 1953-1956), estis universitata profesoro ĉe Filozofia fakultato en Zadar (Kroatio, 1956-1990). Kiel lingvisto li okupiĝis pri genetika lingvistiko, kroata kaj slava fonologioj, precipe akcentologio, interlingvistiko, lingvistika tipologio, teorio de normlingvoj k.s. Ekde 1975 membro kaj ekde 1986 regula membro de Kroatia Akademio de Sciencoj kaj Artoj (ĝis 1991 ĝi nomiĝis Jugoslavia Akademio de Sciencoj kaj Artoj), ekde 1986 membro de Makedonia Akademio de Sciencoj kaj Artoj, ekde 1989 membro de Academia Europaea, Londono. Membro de la redakcioj de Ĝeneralslava lingvistika atlaso (Moskvo, ekde 1964) kaj Eŭropa lingvistika atlaso (Florenco-Moskvo, ekde 1983). Gastprofesoro ĉe Universitato de Miĉigano, Ann Arbor en 1969 kaj Universitato Regensburg (Bavario) en 1971.

Vicprezidanto de la partio Kroata Demokrata Unuiĝo (kroatlingve: Hrvatska demokratska zajednica - HDZ) ekde ties fondiĝo en 1989. Vicprezidanto de Respubliko Kroatio en 1990. Direktoro de Leksikografia Instituto "Miroslav Krleža" en Zagrebo ĝis 1991. Esperantistiĝis en 1946, verkis porokazan Esperantan poezion, tradukis poezion el la kroata kaj makedona lingvoj en Esperanton. Membro de Honora patrona komitato de UEA. Prezidanto de Kroata Esperanto-Ligo ekde 1992. Prezidanto de LKK de la 86-a Universala Kongreso de Esperanto (Zagrebo, 2001).[2]

Bibliografio[redakti | redakti fonton]

  1. Gazetara Komuniko de UEA, n-ro 331, el 23-06-2009
  2. Josip Pleadin: "Biografia leksikono de kroatiaj esperantistoj"
Trovu « Dalibor Brozović » inter la
Vizaĝoj de homoj
rilataj al la ideo
«Internacia Lingvo»