Danapur

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Danapur
setlejo • vilaĝo en Barato
Administrado
Demografio
Loĝantaro 182 241  (2011) [+]
Loĝdenso 249 645 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 25° 38′ N, 85° 3′ O (mapo)25.63333333333385.05Koordinatoj: 25° 38′ N, 85° 3′ O (mapo) [+]
Areo 0,73 km² (73 ha) [+]
Horzono UTC+05:30 [+]
Danapur (Biharo)
Danapur (Biharo)
DEC
Danapur
Danapur
Situo de Danapur
Danapur (Barato)
Danapur (Barato)
DEC
Danapur
Danapur
Situo de Danapur

Map

vdr

Danapur, hindie दानापुर estas urbego kaj municipo en nordorienta Barato, en centra kaj okcidenta partoj de la subŝtato Biharo, en kantono kaj distrikto de Patnao, kie ĝi estas antaŭurbo de Patnao.

Demografio[redakti | redakti fonton]

En 2011 Danapur havis 182 241 loĝantojn kun legopovo 78%, pli alta, ol la landa mezumo. La loĝantaro atingis la internacian kvalifikon urbego (pli granda, ol cent mil) en dua duono de la 1990-aj jaroj.

Geografio[redakti | redakti fonton]

Danapur situas sur la nordhinda ebenaĵo laŭ Gango. Subŝtata kaj kantona sidejoj Patnao troviĝas 11, Haĝipur 22, Ĉapra 34, Arrah 35, Ĝehanabad 42, Muzaffarpur 70, Begusaraj 117, Kolkato 482, ĉefurbo Delhio 839, Mumbajo 1452 kilometrojn (aere) [1].

Historio[redakti | redakti fonton]

Dum la kolonia periodo Danapur estis brita garnizona urbo, poste eĉ distrikta sidejo. Ĝi estis konstituita kiel municipo en 1887. El nordo ĉiujare alvenas migrantoj dum la musona sezono por reproduktado kaj forlasas ĉi tiun lokon antaŭ la komenco de la vintra sezono. Dum ribelo en 1857 2 eŭropaj virinoj mortis en la loka katolika preĝejo. Monumento estis starigita tie por festi ilin. La areo estas ankaŭ signifa pilgrimejo de la sikoj.

Ekonomio[redakti | redakti fonton]

Pro la elstaraj trafikaj eblecoj Danapur estas merkata centro de la komerco pri la agrikulturaj varoj. La industrio inkluzivas presadon, olean produktadon kaj metalajn prilaboradojn.

Religioj[redakti | redakti fonton]

En Danapur vivas plejparte hinduoj preskaŭ 93%, poste islamanoj 6,5%.

Armea lernejo en Danapur

Lingvoj[redakti | redakti fonton]

En Danapur la oficiala lingvo estas la hindia, sed la loka lingvo estas la en:Magadhi Prakrit.

Edukado[redakti | redakti fonton]

En Danapur la plej altnivelaj instruadoj okazas en altlernejo kaj instituto.

Trafiko[redakti | redakti fonton]

La plej proksima, eĉ internacia flughaveno funkcias en Patnao.

Vidindaĵoj[redakti | redakti fonton]

  • pluraj preĝejoj
  • templo kaj diversaj historiaj konstruaĵoj el la brita rego estas interesaj lokoj

Fontoj[redakti | redakti fonton]

  • WikiTrans