Ĉapra

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Ĉapra
setlejo
Administrado
Poŝtkodo 841301
Demografio
Geografio
Geografia situo 25° 47′ N, 84° 44′ O (mapo)25.78083333333384.730833333333Koordinatoj: 25° 47′ N, 84° 44′ O (mapo) [+]
Alto 36 m [+]
Horzono UTC+05:30 [+]
Ĉapra (Biharo)
Ĉapra (Biharo)
DEC
Ĉapra
Ĉapra
Situo de Ĉapra
Ĉapra (Barato)
Ĉapra (Barato)
DEC
Ĉapra
Ĉapra
Situo de Ĉapra

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Chhapra [+]
vdr

Ĉapra, Pri tiu ĉi sono prononco, hindie छपरा estas urbego en norda Barato, en okcidenta parto de subŝtato Biharo, kie ĝi estas kantona kaj distrikta sidejo.

Vido en Ĉapra

Demografio[redakti | redakti fonton]

En 2011 Ĉapra havis 202 352 da loĝantoj kun legopovo 81%. Ĉapra atingis la internacian kvalifikon urbego (pli granda, ol cent mil) en fino de la 2000-aj jaroj.

Geografio[redakti | redakti fonton]

Ĉapra situas sur ebenaĵo laŭ averaĝa alteco de 40 m super la marnivelo en proksimeco de subŝtato Utar-Pradeŝo sur la norda bordo de Gango nur kelkajn kilometrojn post kunfluo de flankorivero. Arrah troviĝas 27, subŝtata ĉefurbo Patnao 45, Haĝipur 50, Ballia 58, Sivan 61, Muzaffarpur 75, Motihari 99, Kolkata 515, tutlanda ĉefurbo Delhio 807, Mumbajo 1439 kilometrojn (aere) [1].

Historio[redakti | redakti fonton]

Laŭ la mitologio en tiu areo okazis batalo, la fakto estas, ke arkeologoj trovis plurjarmilajn restaĵojn. Dum la konata historio ĉi tie estis signifa foiro pri bestoj. Ĉapra formiĝis kiel foirejo laŭ la riverbordo post kiam la nederlandanoj, francoj, portugaloj kaj britoj establis salpetro-rafinajn unuojn en la 18-a jarcento. En 1864 la municipo estis formita.

Ekonomio[redakti | redakti fonton]

Ĉapra estas agrikultura komerca centro, dum salpetro-produkto estas la ĉefa industrio. Relradoj kaj fervojaj motoroj ankaŭ estas produktitaj, fine estas ankaŭ sukeruzinoj.

Eduko[redakti | redakti fonton]

En Ĉapra la plej altnivelaj instruoj okazas en universitato, altlernejo, seminario kaj akademio.

Instituto en Ĉapra

Lingvoj[redakti | redakti fonton]

En Ĉapra la oficialaj lingvoj estas la hindia, urdua kaj bojpura lingvo.

Religioj[redakti | redakti fonton]

La ĉefa religio en Ĉapra estas hinduismo kun 81,5%, poste islamo 11%, la ceteraj religioj estas malpli ol 1%.

Moskeo en Ĉapra

Trafiko[redakti | redakti fonton]

Al Ĉapra alvenas 4 fervojaj linioj el Haĝipur, Ballia (tra ponto), fine 2 linioj el Sivan. 5 ĉefvojoj kaj sola flankovojo kuras al la urbego el Muzaffarpur, Haĝipur, Ballia (tra ponto), Sivan kaj Motihari. La menciita ponto estis plene preta en 2022. La mapo anoncas flughavenon loke, sed dateno mankas. La plej proksima flughaveno fakte funkcias en Patnao.

Stacidomo de Ĉapra

Klimato[redakti | redakti fonton]

Ĉapra situas en humid subtropika klimato (Cwa), kiu taŭgas por la agrikulturo. La temperaturo varias jare averaĝe inter 18-31 °C. Jare pluvas mezume 1166 mm, en ĉiuj monatoj pluvas iomete, sed inter junio kaj septembro tre ofte pro la musono.

Vidindaĵoj[redakti | redakti fonton]

  • pluraj preĝejoj, precipe hinduaj temploj kaj islamaj moskeoj
Ponto ĉe Ĉapra

Famuloj[redakti | redakti fonton]

En Ĉapra naskiĝis politikisto Ĝajaprakaŝ Naraĝan.

Fontoj[redakti | redakti fonton]

  • WikiTrans