Muzaffarpur

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Muzaffarpur
urbo • urbego
Administrado
Poŝtkodo 842001
En TTT Oficiala retejo [+]
Demografio
Loĝantaro 333 200  (2011) [+]
Loĝdenso 9 256 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 26° 7′ N, 85° 23′ O (mapo)26.1285.383333333333Koordinatoj: 26° 7′ N, 85° 23′ O (mapo) [+]
Alto 60 m [+]
Areo 36 km² (3 600 ha) [+]
Horzono UTC+05:30 [+]
Muzaffarpur (Biharo)
Muzaffarpur (Biharo)
DEC
Muzaffarpur
Muzaffarpur
Situo de Muzaffarpur
Muzaffarpur (Barato)
Muzaffarpur (Barato)
DEC
Muzaffarpur
Muzaffarpur
Situo de Muzaffarpur

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Muzaffarpur [+]
vdr

Muzaffarpur, Pri tiu ĉi sono prononco, hindie मुज़फ्फरपुर estas urbego en norda Barato, en subŝtato Biharo, en la kantono Tirhut, kie ĝi estas ties sidejo, en la samnoma distrikto, kie ĝi estas same ties sidejo. La loknomo estas nomportanto de la fondinto ĥano Muzaffar.

Lernejo en Muzaffarpur

Demografio[redakti | redakti fonton]

En 2011 Muzaffarpur havis 393 724 da loĝantoj kun legopovo 75%, pli alta, ol la landa mezumo.

Geografio[redakti | redakti fonton]

Muzaffarpur situas sur ebenaĵo laŭ averaĝa alteco de 60 m super la marnivelo laŭ rivero en tre aktiva sisma zono. Haĝipur troviĝas 50, Darbhanga 52, Sitamarhi 54, subŝtata ĉefurbo Patnao 62, Motihari 75, Ĉapra 75, Sivan 102, Begusaraj 108, Saharsa 124, Kolkata 498, tutlanda ĉefurbo Delhio 853, Mumbajo 1514 kilometrojn (aere) [1].

Historio[redakti | redakti fonton]

Muzaffarpur estis fondita fare de ĥano Muẓaffar dum la brita regado por administri grandan areon. Ĝi estis municipo en 1864. En 1934 katastrofa sismo okazis kun multe da mortintoj kaj damaĝoj. En 1977 du areoj estis forigitaj por establi novajn distriktojn.

Ekonomio[redakti | redakti fonton]

Agrikulturo ludas gravan rolon en la ekonomio. La liĉio - kiu estas havebla de majo ĝis junio - estas plejparte kultivita en la plena distrikto de Muzaffarpur produktante proksimume 300 000 tunojn jare. Liĉioj estas eksportitaj al ne nur enlande, sed ankaŭ eksterlande. Firmao loke produktas aromajn vinojn el liĉio-suko. Menciindas ankaŭ la produktado de tabakoj, mangoj, rizoj kaj beteloj. En la urbo longe oni produktis fervojajn vagonojn sed iom da teksa industrio restis.

Eduko[redakti | redakti fonton]

En Muzaffarpur universitato kaj 5 altlernejoj funkcias.

Templo en Muzaffarpur

Religioj[redakti | redakti fonton]

La ĉefa religio en Muzaffarpur estas hinduoj kun 275 233, poste islamanoj 74 680 kaj kristanoj kun 1352.

Lingvoj[redakti | redakti fonton]

En Muzaffarpur la lokaj lingvoj estas la bojpura kaj majtila, la oficiala dokumenta lingvo estas la hindia, krome oni parolas ankaŭ urdue.

Klimato[redakti | redakti fonton]

Muzaffarpur situas en humida subtropika klimato (Cwa). La temperaturo varias inter 20-31 °C. Jare pluvas mezume 1147 mm, en ĉiuj monatoj pluvas iomete, sed inter junio kaj septembro tre ofte pro la musono.

Trafiko[redakti | redakti fonton]

Muzaffarpur havas fervojajn liniojn al Motihari, Samastipur kaj Haĝipur. 7 ĉefvojoj kuras al la urbego. La loka flughaveno funkciis de 1967 ĝis 1982. La plej proksima enlanda flughaveno fakte funkcias en Darbhanga, la internacia en Patnao.

Kolono kaj stupao en Muzaffarpur

Vidindaĵoj[redakti | redakti fonton]

Fontoj[redakti | redakti fonton]

  • WikiTrans
Stacidomo en Muzaffarpur