Saharsa

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saharsa
urbo • urbego
Administrado
Poŝtkodo 852201
Demografio
Loĝantaro 156 540  (2011) [+]
Geografio
Geografia situo 25° 53′ N, 86° 36′ O (mapo)25.8886.6Koordinatoj: 25° 53′ N, 86° 36′ O (mapo) [+]
Alto 41 m [+]
Horzono UTC+05:30 [+]
Saharsa (Biharo)
Saharsa (Biharo)
DEC
Saharsa
Saharsa
Situo de Saharsa
Saharsa (Barato)
Saharsa (Barato)
DEC
Saharsa
Saharsa
Situo de Saharsa

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Saharsa [+]
vdr

Saharsa, hindie सहरसा estas urbego en norda Barato, en subŝtato Biharo, en la samnomaj kantono kaj distrikto, kie ĝi estas sidejo de ambaŭ. La loknomo signifas: "Malĝojo de Biharo" pro la oftaj inundoj kaŭzantaj damaĝojn.

Rivero Koŝi proksime de Saharsa

Demografio[redakti | redakti fonton]

En 2021 Saharsa havis 156 000 da loĝantoj laŭ la germanlingva Vikipedio kun legopovo 76%.

Geografio[redakti | redakti fonton]

Saharsa situas sur la nordhinda ebenaĵo laŭ averaĝa alteco de 41 m super la marnivelo 14 km de la rivero Koŝi kaj 65 km de Nepalo. La aluvia grundo estas tre fekunda, sed inundoj okazas ĉiujare kaŭzante signifajn perdojn de vivo kaj posedaĵo. Madhepura troviĝas 20, Begusaraj 68, Madhubani 74, Darbhanga 77, Bagalpur 80, Samastipur 81, Purnia 89, Katihar 104, subŝtata ĉefurbo Patnao 149, Kolkata 410, tutlanda ĉefurbo Delhio 976, Mumbajo 1609 kilometrojn (aere) [1].

Historio[redakti | redakti fonton]

En tiu loko pluraj regnoj funkciis ekde 1100 antaŭ Kristo. Saharsa estis levita distrikta sidejo en 1954, ankaŭ kantona sidejo en 1972.

Ekonomio[redakti | redakti fonton]

La agrikulturo ludas gravan rolon en la ekonomio, la industrio produktas nur brikojn kaj prilaboras manĝaĵojn. En la urba najbareco oni kultivas precipe maizojn, en:Mithila Makhana, krome rizojn, tritikojn, mangojn, bambuojn, mustardojn, sukerkanojn, fine diversajn arbojn.

Eduko[redakti | redakti fonton]

En Saharsa pluraj altlernejoj kaj akademioj funkcias.

Templo en Saharsa
Templo en Saharsa

Lingvoj[redakti | redakti fonton]

En Saharsa oni parolas urdue, hindie kaj majtile.

Klimato[redakti | redakti fonton]

Saharsa situas en humida subtropika klimato (Cwa). La temperaturo varias inter 24-31 °C. Jare pluvas ĉirkaŭ 1200 mm, en ĉiuj monatoj pluvas iomete, sed inter junio kaj septembro tre ofte pro la musono.

Trafiko[redakti | redakti fonton]

En Saharsa renkontiĝas 3 fervojaj linioj, pluraj ĉefvojoj kaj flankovojoj. Ponto helpas la trafikon ĉe la proksima rivero Koŝi. La plej proksima flughaveno funkcias en Darbhanga.

Vidindaĵoj[redakti | redakti fonton]

Fontoj[redakti | redakti fonton]

  • WikiTrans
Templo en Saharsa