Begusaraj

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Begusaraj
City in India • urbego
Administrado
Poŝtkodo 851101
En TTT Oficiala retejo [+]
Demografio
Loĝantaro 252 008  () [+]
Loĝdenso 131 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 25° 25′ N, 86° 8′ O (mapo)25.4286.13Koordinatoj: 25° 25′ N, 86° 8′ O (mapo) [+]
Alto 41 m [+]
Areo 1918 km² ( 191 800 ha) [+]
Horzono UTC+05:30 [+]
Begusaraj (Biharo)
Begusaraj (Biharo)
DEC
Begusaraj
Begusaraj
Situo de Begusaraj
Begusaraj (Barato)
Begusaraj (Barato)
DEC
Begusaraj
Begusaraj
Situo de Begusaraj

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Begusarai [+]
vdr

Begusaraj, hindie बेगुसराय estas urbego kaj municipo en nordorienta Barato, en centra parto de la subŝtato Biharo (kie ĝi estas industria kaj financa ĉefurbo), en kantono de Monger, en la samnoma distrikto, kie ĝi estas ties sidejo. La loknomo estis nomita laŭ Begu, domzorgisto de merkato Saraj.

Ponto ĉe Begusaraj

Demografio[redakti | redakti fonton]

En 2011 Begusaraj havis 252 008 da loĝantoj kun legopovo 79%, pli alta, ol la landa mezumo.

Geografio[redakti | redakti fonton]

Begusaraj situas sur la nordhinda ebenaĵo tre proksime de Gango laŭ averaĝa alteco de 41 m super la marnivelo. Lakhisaraj troviĝas 28, kantona sidejo Monger 34, Ŝejkhupura 42, Samastipur 60, Saharsa kaj Bihar Ŝarif po 68, Pavapuri 71, Navada 86, Darbhanga 85, Haĝipur 97, subŝtata ĉefurbo Patnao 103, Deoghar 118, Giridih 139, Hazaribag 177, Kolkato 391, ĉefurbo Delhio 952, Mumbajo 1546 kilometrojn (aere) [1].

Historio[redakti | redakti fonton]

En la historiaj tempoj Begusaraj apartenis al la en:Mithila (region), ekde 1870 al Monger. Begusaraj iĝis sendependa distrikto en 1972.

Ekonomio[redakti | redakti fonton]

La agrikulturo ludas primaran rolon en la ekonomio. En la urba najbareco oni kultivas oleajn semojn, anizojn, tabakojn, jutojn, terpomojn, ruĝajn kapsiketojn, tomatojn, liĉiojn, gujavojn, citronojn kaj bananojn. La industria flanko konsistas el olea rafinado kaj termika centralo.

Religioj[redakti | redakti fonton]

Enn Begusaraj estas hinduoj (89%), poste islamanoj (10,5%), la ceteraj religioj malpli, ol 1%.

Lingvoj[redakti | redakti fonton]

En Begusaraj la oficiala lingvo estas la hindia, aldonita la urdua, fine akceptita la majtila lingvo.

Trafiko[redakti | redakti fonton]

Begusaraj havas trairan fervojan linion. 3 ĉefvojoj kaj unu flankovojo kuras al la urbego. Tre proksime estas ponto tra Gango. Loke ekzistas malgranda flughaveno.

Vidindaĵoj[redakti | redakti fonton]

Fontoj[redakti | redakti fonton]

  • WikiTrans