Purnia

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Purnia
urbo • urbego
Administrado
Poŝtkodo 854301
En TTT Oficiala retejo [+]
Demografio
Loĝantaro 310 817  (2011) [+]
Geografio
Geografia situo 25° 47′ N, 87° 28′ O (mapo)25.7887.47Koordinatoj: 25° 47′ N, 87° 28′ O (mapo) [+]
Alto 36 m [+]
Horzono UTC+05:30 [+]
Purnia (Biharo)
Purnia (Biharo)
DEC
Purnia
Purnia
Situo de Purnia
Purnia (Barato)
Purnia (Barato)
DEC
Purnia
Purnia
Situo de Purnia

Map

vdr

Purnia, hindie पूर्णियाँ Pri tiu ĉi sono prononco estas urbego, la kvara plej granda urbego de Biharo en nordorienta Barato, en orienta parto de subŝtato Biharo, en la samnomaj kantono kaj distrikto, kie ĝi estas sidejo de ambaŭ. Kelkaj supozas, ke la loknomo signifas laŭ sanskrita vorto Purna-Aranya kun signifo "kompleta ĝangalo".

Aerfoto pri Purnia

Demografio[redakti | redakti fonton]

En 2021 Purnia havis 282 248 da loĝantoj kun legopovo 73%, apenaŭ pli malalta, ol la landa averaĝo.

Geografio[redakti | redakti fonton]

Purnia situas sur la nordhinda ebenaĵo laŭ averaĝa alteco de 36 m super la marnivelo. Katihar troviĝas 29, Kiŝanganĝ 58, Rajganĝ 68, Madhepura 71, Bagalpur 80, Saharsa 89, subŝtata ĉefurbo Patnao 236, Kolkata 370, tutlanda ĉefurbo Delhio 1062, Mumbajo 1686 kilometrojn (aere) [1].

Historio[redakti | redakti fonton]

En tiu loko pluraj regnoj funkciis, ekzemple Pundra Regno en:Mithila (region), Mogola Imperio. Komence de brita regado multaj homoj el Eŭropo venis al Purnia.

Ekonomio[redakti | redakti fonton]

Purnia estas granda ekonomia centro en Norda Biharo, jam la britoj zorgis pri defenda digo, kiu protektas la urbon kontraŭ la inundoj. Purnia estas provizita per agrikulturaj produktoj de ĝia ĉirkaŭa kamparo. La irigaciita aluvia grundo estis precipe konvena al rizoj, krome terpomoj, tritikoj, hordeoj, sukerkanoj, maizoj, en:Mithila Makhanaj, tabakoj, jutoj, kikeroj, kapsiketoj, lentoj. Purnia estas potenca kokaĵoproduktanto kaj fiŝobredanto. La agrikulturo tiris supren la komercon, tio la servojn.

Altlernejo en Purnia

Eduko[redakti | redakti fonton]

Purnia ĉiam estis centro de eduko en la norda Bihara regiono. Lernejo fondita en 1800 dum la periodo de brita rego estas la plej maljuna lernejo de Purnia. En Purnia pluraj altlernejoj kaj universitatoj funkcias.

Lingvoj[redakti | redakti fonton]

En Purnia oni parolas hindie, majtile kaj bengale. La angla daŭre estas instruata en la anglaj mezlernejoj.

Templo en Purnia

Religioj[redakti | redakti fonton]

En Purnia la plej ofta religio estas la hinduismo kun 75%, poste islamo (23%), la ceteraj religioj estas malpli, ol 1%.

Klimato[redakti | redakti fonton]

Purnia estas konata pro sia favora klimato kun plejparte humida klimato. La temperaturo varias inter 18-31 °C. Jare pluvas 1665 mm, en ĉiuj monatoj pluvas iomete, sed inter majo kaj oktobro tre ofte pro la musono.

Stacidomo en Purnia

Trafiko[redakti | redakti fonton]

En Purnia renkontiĝas en du stacidomoj resume 3 fervojaj linioj. 5 ĉefvojoj kaj sola flankovojo kuras al la urbego. Enurbe aŭtobusoj kaj motoraj rikiŝoj liveras la pasaĝerojn. Loke malgranda flughaveno funkcias, la fakta flughaveno en Bagdogra.

Vidindaĵoj[redakti | redakti fonton]

Fontoj[redakti | redakti fonton]

  • WikiTrans