Saltu al enhavo

Daniel Casper von Lohenstein

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Daniel Casper von Lohenstein
Persona informo
Naskonomo Daniel Casper
Naskiĝo 25-an de januaro 1635 (1635-01-25)
en Niemcza
Morto 28-an de aprilo 1683 (1683-04-28) (48-jaraĝa)
en Vroclavo
Lingvoj germana vd
Ŝtataneco Germanio Redakti la valoron en Wikidata vd
Profesio
Okupo poeto
tradukisto
dramaturgo
diplomato
verkisto
poeto-juristo Redakti la valoron en Wikidata vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Daniel Casper von LOHENSTEIN (naskiĝinta la 25-an de januaro 1635 en Niemcza, mortinta la 28-an de aprilo 1683 en Vroclavo) estis silezia juristo, diplomato, tradukisto kaj - kiel poeto - grava reprezentanto de la Dua Silezia Skolo. Lin edzigis en 1657 Elisabeth Hermann, kiu naskis filon kaj tri filinojn.

Vivo[redakti | redakti fonton]

Estante filo de urba konsilisto, li ĝuis edukadon fare de Tobias Jung en sia naskiĝurbo. Inter 1642 kaj 1651 li frekventis la Mario-Magdala-gimnazion en Vroclavo, urbo kiu dum la Tridekjara milito ne suferis damaĝojn. Vroclave li ricevis la fundamenton de la spirita kaj artista evoluo. Krom filologio kaj retoriko gravis en la humanisma-protestantisma gimnazio ankaŭ la dramoj; ties teatro fondita en 1648 nombriĝis inter la plej modernaj siatempe. La premiero en 1650 aŭ 1651 de Ibrahim estis la unua kontribuaĵo de Lohenstein por la germanlingva silezia drama arto.

Aŭtune 1651 li enmatrikuliĝis ĉe la universitato de Lepsiko por povi studi jursciencojn ĉe Benedikt Carpzov; verŝajne ankoraŭ en 1653 li iris al Tübingen kie sukcesis en 1655 finekzameniĝo ĉe Wolfang Adam Lauterbach (kun la temo Disputatio iuridica de voluntate). Pluklerigvojaĝo estis farata disde Svisujo al Nederlando (kun longaj restadoj en Leiden kaj Utrecht) kaj tra Hamburgo reen al Vroclavo. Dua vojaĝo celis Italujon sed pro pestepidemio havis finfine alian itinerojn: disde Graz tra Vieno al Hungarujo. Ŝajnas ke ĉe ambaŭ vojaĝoj li paralele zorgis kiel edukisto pri du filoj. De ili li heredis en 1673 bienojn en Reisau kaj Roschkowitz. La saman jarojn aĉetis li bienon je Kietlin de dukino Ludovikino de Brief.

En 1657, supoze jam antaŭ la geedziĝo novembra, li eksetlis kiel advokato en Vroclavo kaj deĵoris samprofesie ĝis 1668. Tiam lia famo jurista grandis, sed ankaŭ kiel verkisto de tragedioj (por la vroclava gimnaziteatrejo) kaj kiel poeto li ne estis nekonata.La tragedioj (Cleopatra, 1661; Agrippina, 1665; Epicharis, 1665; Sophonisbe, 1666), en kiuj estas traktataj nur antikvaj intrigoj, variigas la konflikton de politikistoj en la tensiaro inter volupto, plihavemo, honoroj, moralo kaj politika racio. El negativa ekzemplo kondukanta al katastrofo dedukteblas raciismaj ideoj pri bona ordo por racie aganta popolreprezentatno. En tiu ĉi tema kunteksto ankaŭ estu metataj traduko de la verko El político don Fernando el Católico de Baltasar Gracián (1672) por klarigi tipon de perfekta suvereno kaj la laŭdoverko Lob-Schrifft por Georgo Vilhelmo, la lasta duko de la sileziaj piastoj.

En 1668 ekis lia kariero politika. Lohenstein fariĝis registara konsilisto de la Princujo de Oleśnica servante dukinon Elizabeto Mario. Oferton de duko Kristiano (Legnica) pri deĵorado sekretaria li rifuzis en junio 1670 preferante labori kiel ĉefa jurkonsilisto (syndicus) por la urbo Vroclavo. Malmultajn semajnojn poste venis la nobeliĝo. En 1673 Lohenstein publikigis sian lastan dramon, Ibrahim Sultan, dediĉitan al imperiestro Leopoldo okaze de la dua edziĝo. Tuj post promociigo je supera jurkonsilisteco (syndicus superior), li vojaĝis por diplomatiaj interparoladoj al Vieno (22.2.-25.4.1675), kie li sukcesis malhelpi la planitan neniigon de memstara stato de Vroclavo. Samjare li nomumiĝis imperiestra konsilisto.

Vroclavo, la sileziaj piastoj kaj la kortego de Vieno estis la agadokampoj de Lohenstein, kiuj ankaŭ gravis por la persona horizontaro. Inter liaj personaj amikoj nombriĝis Balthasar Friedrich von Logau, Hans Assmann von Abschatz, Friedrich von Roth kaj Hans Adam von Posadowsky. Dum la lasta vivojardeko liaj literaturaj agoj koncentriĝis pri la ĉefverko romana Arminius (kiu ne finiĝis). Tiu ĉi enciklopedia historio ŝtata/ama/heroa havas komentojn kaj pli ol tri mil da paĝoj (laŭ la formato in quarto). En ĝi multegaj intrigoj kaj flankaj disputoj unuiĝis artiste. Nerekte la verko estas legitimilo de la glora regado de la Habsburgoj (imperiestro Leopoldo 2-a ja estas kvazaŭ dua ĥeruska tribestro). Ĝi taŭgas ankaŭ por teleologia interpretado de historio kun patriotisma nuanco. La centra demandostarigo estas la rilato inter historia antaŭdestinismo kaj libereco de la homa volo.

Estante aŭtoro de Arminius, Lohenstein sendube estas konsiderota kiel unu el la plej gravaj poetoj de la 17-a jarcento. Tamen liaj lirikaĵoj (kun trajtoj religiaj, spirtaj, frivolaj, galantaj, laŭokazaj laŭmende) ne estas de elstara kvalito (kolekto Rosen, 1680).

Fonto[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

Notoj[redakti | redakti fonton]