Danuta Gierulanka

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Danuta Gierulanka
Persona informo
Naskiĝo 4-an de marto 1909 (1909-03-04)
en Krakovo
Morto 29-an de aprilo 1995 (1995-04-29) (86-jaraĝa)
Tombo Tombejo Rakowicki en Krakovo vd
Lingvoj polagermana vd
Ŝtataneco Pollando vd
Alma mater Jagelona Universitato vd
Familio
Gefratoj Jerzy Gierula vd
Profesio
Okupo filozofo • matematikisto • psikologo • gimnazia instruisto • universitata instruisto • tradukisto vd
Laborkampo fenomenologio • professional translation vd
Filozofo
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Danuta Gierulanka (naskiĝis la 4-an de marto 1909 en Krakovo, mortis la 29-an de aprilo 1995 samloke) – pola filozofino kaj matematikistino. En 1932 finis matematikajn studojn en Jagelona Universitato, poste laboris en krakovaj gimnazioj. Dum la germana okupado partoprenis sekretan instruadon. En la jaroj 1945–1953 laboris en Fako de Eksperimenta Psikologio ĉe JU, poste en la katedro de Analitiko, en la jaroj 1958–1962 en la Katedro de Filozofio. En la jaroj 1962–1971 estis docento en Katedro de Psikologio.

Filozofiaj konvinkoj lokigas ŝin inter fenomenologoj. Aŭtorino de tradukoj de la verkoj de Edith Stein, Edmund Husserl kaj Roman Ingarden.

Ŝia frato estis Jerzy Gierula.

Elektitaj publikaĵoj[redakti | redakti fonton]

  • 1958 O przyswajaniu sobie pojęć geometrycznych (Pri alproprigo de geometriaj nocioj)
  • 1962 Zagadnienie swoistości poznania matematycznego (Problemo de la specifeco de matematika konado)

Bibliografio[redakti | redakti fonton]

  • Encyklopedia Krakowa (Enciklopedio de Krakovo), PWN, Varsovio-Krakovo 2000.