David Copperfield (iluziisto)
Aspekto
![]() |
Por aliaj signifoj, bv. rigardi la apartigilan paĝon: David Copperfield |
David Copperfield | |||||
---|---|---|---|---|---|
![]() | |||||
Persona informo | |||||
David Copperfield | |||||
Naskonomo | David Seth Kotkin | ||||
Naskiĝo | 16-an de septembro 1956 (68-jaraĝa) en Metuchen, Nov-Ĵerzejo, ![]() | ||||
Lingvoj | angla • usona angla vd | ||||
Loĝloko | Lasvegaso vd | ||||
Ŝtataneco | Usono ![]() | ||||
Alma mater | Universitato de Fordham Metuchen High School (en) ![]() ![]() | ||||
Familio | |||||
Amkunulo | Claudia Schiffer (1994–1999) ![]() | ||||
Infanoj | 3 | ||||
Profesio | |||||
Alia nomo | David Copperfield vd | ||||
Okupo | illusionist (en) ![]() stuntisto aktoro hipnotisto verkisto filmaktoro televida aktoro ![]() | ||||
Laborkampo | Strata iluzio ![]() | ||||
Aktiva dum | 1974– vd | ||||
| |||||
En TTT | Oficiala retejo vd | ||||
vd | Fonto: Vikidatumoj | ||||

David COPPERFIELD [ˈdeɪvɪd ˈkɒpəfiːld] (naskiĝis la 16-an de septembro 1956 en Metuchen, Nov-Ĵerzejo, origine David Seth Kotkin) estas Usona iluziisto.
Depost la 1970-aj jaroj li famiĝis per multaj televidaj prezentaĵoj. Li faras pli ol 550 spektaklojn en unu jaro antaŭ plenaj scenejoj ĉie en la mondo. En la listo de la plej pagataj distristoj li estas la dek tria.
Liaj plej famaj magiaĵoj estas:
- Malaperigi la Statuon de la Libereco (1985)
- Iri tra la Granda Ĉina Muro (1986)
- Forkuri el enfalanta turdomego (1991)
- Flugi (Copperfield venkis la graviton) (1992)
- Segilo de la morto (Copperfield lasis sin partigi per rondsegilege)
- Forigi sepdektunan vagonon de la Orient Express
Lian pseŭdonimon "David Copperfield" prenis li de la samnoma romano de Charles Dickens. 1993 li ekkonis Claudia Schiffer kaj 1994 marte okazis jam fianĉiĝo sur la kariba insulo St. James. En novembro de 1999 ili disiĝis. Copperfield partoprenis 1980 en la filmo Terror Train (Terortrajno). Kompreneble li rolludis kiel magiisto.