David Shrigley

El Vikipedio, la libera enciklopedio
David Shrigley
Persona informo
Naskiĝo 17-an de septembro 1968 (1968-09-17) (55-jaraĝa)
en Macclesfield
Lingvoj angla
Ŝtataneco Unuiĝinta Reĝlando (Britio)
Alma mater Glasgova Lernejo de Arto • De Montfort University • Beauchamp College
Okupo
Okupo pentristo • desegnisto • fotistoskulptisto • artisto de novaj komunikiloj
TTT
Retejo http://www.davidshrigley.com
vdr

David SHRIGLEY (naskiĝis la 17 septembre 1968(nun 17 septembre 1968-00-00) en Macclesfield, Britio), estas internacia vida artisto. Shrigley ankaŭ estas konata pentristo, skulptisto, produktoro kaj fotisto, kaj surbendigis parolitajn albumojn de sia verkado kaj poezio.

Li studis arton kaj dezajnon ĉe la Politeknika lernejo de Leicester, poste diplomiĝis en media arto ĉe la lernejo de la belartoj de Glasgovo en 1991. Li komencis per eldoni kompilon de liaj skizoj, poste kunlaboris kun kelkaj britaj ĵurnaloj kielThe Independent, The Guardian kaj New Statesman[1].

Verkaro[redakti | redakti fonton]

La laboro de Shrigley inkluzivas skulptaĵojn, pentraĵojn, animaciojn, tekstojn (interalie tiun rilate al invento de propra lingvo) kaj fotojn, sed plej konataj estas liaj bildstrioj, kiuj estas publikigitaj en libroj kaj poŝtkartoj. Speciale por siaj desegnaĵoj, Shrigley ofte elektas stilon, kies trajto estas uzi limigitan teknikon kiu rememorigas reprezentantojn de Art Brut.

Desegno de David Shrigley sur taksio al Chelsea

Lia stilo estas karakterizita per simplismaj linioj kaj intence stultaj temoj, kutime akompanataj per absurda frazo. La tuta afero rememorigas infanan desegnon. Ĉiuj liaj kreaĵoj respondas al iu formo de humuro, ĉu por transdoni gajan aŭ makabran mesaĝon.

David Shrigley ne multe komunikas pri lia laboro ĉar, kiel li mem deklaras, liaj kreaĵoj jam enhavas vidan kaj tekstan ilustraĵon kaj li ne bezonas aldoni ion al la simpleco de la prezentita verko[2].

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. (fr) Roxana Azimi, Le trait faussement naïf de David Shrigley, Lemonde.fr, la 1-an de septembro 2015
  2. (en) Oliver Milman, David Shrigley: my art doesn't need explanation – it is what it is, Theguardian.com, la 13-an de novembro 2014

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]