Griza grampo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Delfeno de Risso)
Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Griza grampo
Formo kaj grando kompare al averaĝa homo
Formo kaj grando kompare al averaĝa homo
Biologia klasado
Regno: Bestoj Animalia
Filumo: Ĥorduloj Chordata
Subfilumo: Vertebruloj Vertebrata
Klaso: Mamuloj Mammalia
Ordo: Parhufuloj Artiodactyla
Subordo: Cetacoj Cetaceae
Superfamilio: Cetacea
Familio: Delfenedoj Delphinidae
Genro: Grampo Grampus
(Gray, 1828)
Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr

La Griza grampo (Grampus griseus) estas la nura specio de delfeno de la genro Grampus. Ĝi estas komune konata kiel Monaka delfeno inter fiŝkaptistoj de Tajvano. Kelkaj el la plej proksimaj rilataj specioj al tiuj delfenoj estas la jenaj: globkapuloj aŭ globicefaloj (Globicephala spp.), nana orcino (Feresa attenuata), melonkapa baleno (Peponocephala electra), kaj falsa orcino (Pseudorca crassidens).[1]

Taksonomio[redakti | redakti fonton]

Bilda rekonstruo de la animalo

Tiu specio estas nomita ankaŭ Delfeno de Risso laŭ Antoine Risso, kies priskribo formis la bazon de la unua publika priskribo de la animalo, fare de Georges Cuvier, en 1812. Alia komuna nomo estas grampus (nomo ankaŭ de la genro), kvankam tiu komuna nomo estis plej ofte uzata por la orcino. La etimologio de la vorto "grampus" estas neklara. Eble temas pri aglomeraĵo de la latina grandis piscis aŭ de la franca grand poisson, ambaŭ kun la signifo de granda fiŝo. La specifa epiteto griseus (griza) aludas al la makulhava (preskaŭ cikatrohava) griza koloro de ties korpo.

Priskribo[redakti | redakti fonton]

Ilustraĵoj de Edward Drinker Cope en 1876.

Tiu specio havas relative grandan antaŭan korpon kaj dorsan naĝilon, dum la malantaŭa konsistas en relative malgrandan voston. La bulbohava kapo montras vertikalan fendon en frunto.[2]

Idoj estas dorse grizaj al brunaj kaj ventre kremo-koloraj, kun blanka ankro-forma areo inter la brusto kaj ĉirkaŭ la buŝo. En pli aĝaj grampidoj, la neblankaj areoj malheliĝas al preskaŭ nigraj, kaj poste heliĝas (escepte ĉe la ĉiam malhela dorsa naĝilo). Liniaj cikatroj ĉefe el socia interagado eventuale kovras la kernon de la korpo; cikatroj estas ofta trajto ĉe dentobalenoj, sed ankaŭ la Griza grampo tendencas esti malkutime tre cikatrohava.[3] Pli aĝaj individuoj aspektas ĉefe blankaj. Plej individuoj havas du al sep paroj de dentoj, ĉiuj en la malsupra makzelo.[2]

Longo estas tipe 3.0 m, kvankam specimenoj povas atingi 4.00 m.[4] Kiel plej el la delfenoj, maskloj estas tipe iom pli grandaj ol inoj. Tiu specio pezas 300–500 kilogramojn, kio faras ilin la plej granda specio nomita "delfeno".[5][6]

Notoj[redakti | redakti fonton]

  1. Baird, Robin (2008). Encyclopedia of Marine Mammale 2a eldono. Academic Press. pp. 975–976. ISBN 9780123735539.
  2. 2,0 2,1 Baird, Robin W.. (2009) Encyclopedia of Marine Mammals, 2‑a eldono, Burlington Ma.: Academic Press. ISBN 978-0-12-373553-9.
  3. (1998-01) “Intraspecific scarring in odontocete cetaceans: an indicator of male 'quality' in aggressive social interactions?”, Journal of Zoology (en) 244 (1), p. 71–77. doi:10.1111/j.1469-7998.1998.tb00008.x.  [rompita ligilo]
  4. "Grampus griseus - Risso's dolphin". Animal Diversity Web. Alirita la 14an de Novembro 2018.
  5. American Cetacean Society Fact Sheet – Risso's Dolphin Arkivigite je 2008-05-17 per la retarkivo Wayback Machine Arkivita la 11an de July 2007 ĉe Wayback Machine. Alirita la 14an de Novembro 2018.
  6. Risso's Dolphin. Whale Web. Alirita la 14an de Novembro 2018.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]