Dendragapoj

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Dendragapoj
Masklo de Malhela lagopo memmontra, NP Yellowstone; notu la purpura aersakon kaj la ruĝan superokulon
Masklo de Malhela lagopo memmontra, NP Yellowstone; notu la purpura aersakon kaj la ruĝan superokulon
Biologia klasado
Regno: Animaloj Animalia
Filumo: Ĥorduloj Chordata
Klaso: Birdoj Aves
Ordo: Kokoformaj Galliformes
Familio: Tetraonedoj Tetraonidae
Genro: Dendragapus
Genroj de subdivizioj

Malhela lagopo Dendragapus obscurus
Fulga lagopo Dendragapus fuliginosus

Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr

La genro Dendragapus enhavas du tre proksime rilatajn speciojn de birdoj de la familio de Tetraonedoj kiuj estis ofte traktataj kiel ununura variebla taksono; nome Malhela lagopo, Dendragapus obscurus, kaj Fulga lagopo, Dendragapus fuliginosus.[1] Krome ankaŭ la Kanada lagopo kaj la Siberia lagopo estis konsiderataj parto de tiu genro.

Aspekto

Temas pri grandaj tetraonedoj kiuj loĝas altaterajn regionojn de Nordameriko kaj Eŭrazio. La Fulga lagopo troviĝas en Pacifika Montaro kaj Sierra Nevada, kaj la Malhela lagopo en la Roka Montaro.[2][3][4] Tiuj du taksonoj estis origine konsiderataj kiel separataj specioj, sed estis konsiderataj samspeciaj fare de multaj en la 20a jarcento. Tamen en 2006 la American Ornithologists Union redisigis ilin,[1] sekve de la DNA-baza verko de Barrowclough et al. (2004).[5] kies rezultoj subtenis la pli fruan verkon de Brooks (1929) [6] kiu konsideris la du taksonojn kiel separataj specioj baze sur morfologio, kutimaro kaj voĉoj. La precizaj teritorioj de la du specioj estas tre bone diferencataj sude, separataj de etendaj areoj de netaŭga senarbara habitato, sed iome necerte en la nordo de la teritorioj de la genro kie ne estas separilo; la studo de Barrowclough et al. ne inkludis tiujn nordajn populaciojn.

Ino de Fulga lagopo (la ino de la Malhela lagopo estas tre simila)

Plenkreskuloj havas longan kvadratan voston, grizan pinte (pli hela ĉe la Fulga lagopo). Masklaj plenkreskuloj estas ĉefe malhelaj (ĉefe la Fulga lagopo) kun flava (Fulga lagopo) aŭ purpura (Malhela lagopo) gorĝa aersako ĉirkaŭata ambaŭkaze de blanko, kaj flava (Fulga lagopo) aŭ flava al ruĝa (Malhela lagopo) karunklo superokula dum la memmontra ceremonio. Inaj plenkreskuloj de ambaŭ specioj estas makulecbrunecaj kun malhelbrunaj kaj blankaj markoj en subaj partoj.[4]

Ties reprodukta habitato estas la bordoj de arbaroj de koniferoj kaj miksaj en montaj regionoj de Nordameriko kaj Eŭrazio. Ties teritorioj estas tre proksime asociaj kun tiuj de diversaj koniferoj. La nesto estas skrapaĵo engrunda kaŝita ĉe arbusto aŭ trunko.

Ĉiuj specioj havas fortajn populaciojn, escepte ĉe ioma populacimalpliiĝo kaj habitatoperdo de la Fulga lagopo je la suda pinto de siaj teritorioj en suda Kalifornio,[2] kaj la Siberia lagopo kiu estas konsiderata preskaŭ minacata.

Fosilioj

Specioj el fosilioj de fina Plejstoceno kiuj estis priskribitaj estas Dendragapus gilli (okcidenta kaj okcidenta-centra Usono), dekomence lokigita en distinga genro Palaeotetrix, kaj Dendragapus lucasi (konata nur el Fossil Lake, Usono).

Referencoj

  1. 1,0 1,1 (2006) “Forty-seventh Supplement to the American Ornithologists' Union Check-list of North American Birds”, The Auk 123 (3), p. 926–936. doi:[[doi:10.1642%2F0004-8038%282006%29123%5B926%3AFSTTAO%5D2.0.CO%3B2|10.1642/0004-8038(2006)123[926:FSTTAO]2.0.CO;2]]. Alirita 2007-09-16.. 
  2. 2,0 2,1 del Hoyo, J., Elliott, A., & Sargatal, J., eds. (1994). Handbook of the Birds of the World 2: 401-402. Lynx Edicions, Barcelona ISBN 84-87334-15-6.
  3. Zwickel, Fred C.; Bendell, James F.. (2004) Blue Grouse: Their Biology and Natural History. Ottawa: NRC Research Press. ISBN 978-0-660-19271-0.
  4. 4,0 4,1 David Allen Sibley. (2000) The Sibley Guide to Birds. Knopf, p. 143. ISBN 0-679-45122-6.
  5. Barrowclough, G. F., Groth, J. G., Mertz, L. A., & Gutierrez, R. J. (2004). Phylogeographic structure, gene flow and species status in Blue Grouse (Dendragapus obscurus). Molecular Ecology 13: 1911–1922. Available rete.
  6. Brooks, A. (1929). On Dendragapus obscurus obscurus. The Auk 46: 111–113. Disponebla ĉe rete.