Daniel Dennett

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Dennett)
Daniel Dennett
Persona informo
Daniel Clement Dennett
Naskonomo Daniel Clement Dennett III
Naskiĝo 28-an de marto 1942 (1942-03-28) (82-jaraĝa)
en Bostono
Lingvoj angla vd
Ŝtataneco Usono vd
Alma mater Lernejo Phillips Exeter • Universitato Wesleyan • Universitato Harvard • Kolegio Hertford • Christ Church College vd
Subskribo Daniel Dennett
Profesio
Okupo filozofoverkistoprofesoro • kognosciencisto • scienca esploristo vd
Laborkampo filozofio vd
Verkado
Verkoj Consciousness Explained ("Konscio klarigita", 1991)
En TTT Oficiala retejo vd
Filozofo
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr
Daniel Dennett

Daniel Clement DENNETT [DENjel DENet] (naskiĝis la 28-a de marto 1942) estas usona filozofo, sciencisto pri kogneco kaj verkisto.

Lia verkado fokusiĝas pro la filozofio de menso kaj filozofio de scienco. Tiele li verkis plurajn librojn traktantajn evolucion kaj konscion. Li apartenas al la Bright-movado, kaj estas unu el la "novaj ateistoj", kiu ankaŭ inkludas Richard Dawkins, Christopher Hitchens kaj Sam Harris.

Li strebas klarigi la homan psikon surbaze de la teorio de evoluo kaj la principo de scienca reduktismo. Komenciĝante kun sia unua libro (lia doktora disertaĵo) li dividas la problemon de klarigado de la menso en la bezonon de teorio de konscio kaj teorio de enhavo. Lia ĉefa verko estas Consciousness Explained ("Konscio klarigita", 1991).

Li interalie ellaboris tute materiisman klarigon pri konscio. En tio li sekvas je Hobbes kaj staras kontraŭ Kartezio, kaj penas fari por la menso tion, kion Darvino, Crick kaj aliaj faris por oni kompreno de vivo. Li estis studento de Ryle kaj Quine.