Dennis di Cicco

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Dennis DI CICCO (naskiĝis en 1950) estas usona amatora astronomo, kiu vivas en Nov-Anglio (Usono). Li malkovris multnombraj asteroidojn elde sia propra observatorio en Sudbury (Masaĉuseco, Usono), kies MPC kodo estas 817[1].

Li estas la ĉefredaktoro de la revuo Sky & Telescope, kies li estis ano de la redakta teamo ekde 1974. Liaj ĉefaj temoj de intereso estas la astronomia foto kaj la historio de astronomia foto, la farado de teleskopo kaj la kosmoobservado.

Je la jaroj 1978 - 1979 li estis la unua, kiu sukcesis foti la analemon, farinte 48 apartajn fotojn de Suno sur unu sola filmo, ĉiuj je la sama horo dum periodo de 12 monatoj ; la rezulto estas "8-forma" kurbo, montrante la diversajn ŝajnajn poziciojn de Suno laŭ la diversaj momentoj de la jaro. La projekto estas priskribita en la numero de junio 1979 de "Sky & Telescope."

Laŭ Minor Planet Center, li malkovris 59 asteroidojn[2] inter 1994 kaj 1997. La asteroido 3841 Dicicco estis nomita en lia honoro.[3]

Notoj kaj referencoj[redakti | redakti fonton]

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]