Der Spiegel

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Der Spiegel

emblemo

revuo
Ĝenro ĝenerala
Periodeco semajna

Lando Germanio
Urbo Hamburgo
Publikigisto Spiegel-eldonejo
Ĉefredaktisto Stefan Aust
Establodato 1947
Fondinto(j) Rudolf Augstein vd
Lingvoj

germana

Eldonkvanto 1 100 000
ISSN

Retejo http://www.spiegel.de
vdr

Der Spiegel [deːɐ ˈʃpiːɡl̩] (La Spegulo) estas la plej konata semajna gazeto de Germanio. Oni forvendas el ĝi ĉ. 1,1 milionojn.

La unua eldono de la ĵurnalo Der Spiegel aperis la 4-an de januaro en 1947, sabate, en Hanovro kiel posteulo de la gazeto Diese Woche. La revuo sekvis la usonajn kaj britajn ekzemplojn la t.n. News Magazin-ojn.

La unua eldonisto, ĉefredaktisto estis Rudolf Augstein ekde januaro de 1947, ekde apero de la magazino. Li akiras la eldonistajn livconcojn kaj eldonas la revuon en Hanovro. Li estis agema ĝis sia morto en 2002. En 2005, la ĉefredaktisto estas Stefan Aust.

La Spiegel-eldonejo havas la sidejon ekde 1952 en Hamburgo kaj eldonas ankaŭ la „Manager-Magazin“-on.

Evoluo

La magazino estis jam de la komenco pridisputata kaj iĝis gvidanta gazeto por multaj post la Spiegel-afero. Ekde tiam la gazeto akiris preskaŭ monopolan staton pri reklamoj. Post la apero de la konkurenta magazino Focus okazis ŝanĝiĝoj ĉe la revuo, sed tiuj ne influis la bazajn principojn. Focus estis intence kontraŭpoluso al Spiegel por kolekti la monon de la dekstruloj kaj influi ilin.

Ekde mezo de la 1990-aj jaroj, la ĉefredaktisto Stefan Aust kaj sub premo de la konkurantoj, la gazeto moviĝis al la novliberala direkto.

Kronologio

Spiegel Online

Spiegel Online estis fondita en 1994, ekde 2002 oni devas pagi por la malnovaj arĥivigitaj artikoloj.