Hans Magnus Enzensberger

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Salti al navigilo Salti al serĉilo
Hans Magnus Enzensberger
Hans Magnus Enzensberger.JPG
Persona informo
Aliaj nomoj Linda Quilt • Elisabeth Ambras • Serenus M. Brezengang
Naskiĝo 11-an de novembro 1929 (1929-11-11) (89-jara)
en Kaufbeuren
Lingvoj germana lingvo
Ŝtataneco Germanio
Alma mater Universitato Alberto Ludoviko de FrajburgoHamburga universitatoUniversitato Frederiko Aleksandro Erlangeno-Nurenbergo
Subskribo Hans Magnus Enzensberger
Familio
Frat(in)o Christian Enzensberger
Infano Theresia Enzensberger
Profesio
Profesio poeto • verkistotradukistoĵurnalisto • raportisto • verkisto de porinfana literaturo • verkisto
Verkoj The Number Devil
Der Untergang der Titanic
v  d  r
Information icon.svg
Hans Magnus Enzensberger, Varsovio, (Pollando), 20.05.2006

La germana verkisto, ĵurnalisto, tradukisto kaj eldonisto Hans Magnus ENZENSBERGER - en Esperantujo konata kiel Hans' Magno Encensbergo - naskiĝis je la 11-a de novembro 1929 en Kaufbeuren, Bavario. Li studis literatursciencon, lingvojn kaj filozofion en la universitatoj de Freiburg, Hamburgo, Erlangen kaj Parizo, doktoriĝis en 1955 pri la poetiko de Clemens Brentano. Ekde 1957 Enzensberger laboras kiel verkisto. Li gajnis plurajn literaturajn premiojn, inter alie la Georg-Büchner-Preis (1963), la "Heinrich-Böll-Preis der Stadt Köln" (1985) kaj la "Heinrich-Heine-Preis der Stadt Düsseldorf" (1998).

La esperantisto Richard Ledermann estis la patro de lia patrino.

Famaj verkoj[redakti | redakti fonton]

  • Verteidigung der Wölfe (poemoj, 1957),
  • Politik und Verbrechen (eseoj, 1964),
  • Das Verhör von Habana (prozo, 1970),
  • Mausoleum. 37 Balladen aus der Geschichte des Fortschritts (poemoj, 1975),
  • Der Untergang der Titanic. Eine Komödie (eposo, 1978),
  • Politische Brosamen (eseoj, 1982)
  • Ach, Europa! Wahrnehmungen aus sieben Ländern. (proso, 1987),
  • Zukunftsmusik (poemoj., 1991),
  • Die Große Wanderung (eseo, 1992).
  • Zickzack (eseoj, 1997)

Jeno aperis en Esperanto[redakti | redakti fonton]

Poemoj / Trad.: Vilhelmo Lutermano

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.