Dezső Hámori
Dezső Hámori | |
---|---|
Persona informo | |
Naskonomo | Holczmann Dezső |
Naskiĝo | 17-an de februaro 1910 en Balassagyarmat |
Morto | 12-an de decembro 1982 (72-jaraĝa) en Budakeszi |
Tombo | Budakeszi |
Lingvoj | hungara • angla • germana • franca • rusa • slovaka • ĉeĥa |
Ŝtataneco | Hungario |
Alma mater | Veterinara Universitato de Budapeŝto (–1933) |
Okupo | |
Okupo | bestokuracisto |
Dezső Hámori [deĵO hAmori], laŭ hungarlingve kutima nomordo Hámori Dezső estis hungara bestokuracisto, altlerneja instruisto, oficiro. Lia origina familia nomo estis Holczmann [holcman].
Dezső Holczmann[1] naskiĝis la 17-an de februaro 1910 en Balassagyarmat, li mortis la 12-an de decembro 1982 en Budapeŝto (laŭ alia informo en Budakeszi).
Biografio[redakti | redakti fonton]
Dezső Hámori maturiĝis en gimnazio en Budapeŝto en 1928, poste li akiris bestokuracistan diplomon en Veterinara Altlernejo de Budapeŝto en 1931. Post la diplomo li aliĝis al la armeo kaj laboris en ĉevalaro de Kisbér kaj Bábolna. Post 2 jaroj li doktoriĝis en la universitato, baldaŭ li laboris en armea instituto en rango kapitano. En 1943 li habilitiĝis, sed anstataŭ instruado li batalis en la 2-a mondmilito, kie li estis militkaptito. En 1946 li estis respondeculo pri bredado de ĉevaloj, en 1950 li havis postenon en instituto pri bredadoj. Inter 1957 kaj 1963 li estis ĉefbestokuracisto de ĉiuj ŝtataj bienoj, poste ĝismorte li estis ministeria oficisto. Jam pli frue li kandidatiĝis en 1954, doktoriĝis en 1965 antaŭ la Hungara Scienca Akademio. En la studjaro 1981 li instruis en la Veterinara Universitato de Budapeŝto en instrua rango titulara profesoro.
Elektitaj kontribuoj[redakti | redakti fonton]
- Átöröklődő hibák a lótenyésztésben (disertaĵo, 1944)
- Lótenyésztés (libro, 1946)
- A munkaképesség-vizsgálatok hazai rendszere és eredményei (disertaĵo, 1954)
- Kóros elváltozások öröklődése háziállatokon (1958)
- A szarvasmarha törpenövésének genetikája (1959)
- Öröklődéskórtani vizsgálatok szarvasmarha-, sertés- és juhállományokban (disertaĵo, 1965)
- Háziállatok öröklődő alkati hibái és betegségei (1974, angle: 1983)
Fontoj[redakti | redakti fonton]
- hungarlingva biografio
- hungarlingva biografio
- hungarlingva biografio
- hungarlingva biografio (la koncerna teksto estas legebla pli malsupre) Arkivigite je 2020-06-22 per la retarkivo Wayback Machine