Dezső Bér

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Dezső Bér
Memportrzo de Dezső Bér
Memportrzo de Dezső Bér
Persona informo
Naskonomo Behr Dezső
Naskiĝo 10-an de aprilo 1875 (1875-04-10)
en Kalocsa
Morto 7-an de oktobro 1924 (1924-10-07) (49-jaraĝa)
en Budapeŝto
Tombo Tombejo Farkasrét
Ŝtataneco Hungario
Okupo
Okupo pentristo
vdr

Dezső Bér [deĵO bEr], laŭ hungarlingve kutima nomordo Bér Dezső estis hungara karikaturisto, grafikisto. Lia familia nomo estis Behr ĝis 1904.

Afiŝo fare de Dezső Bér

Dezső Behr [1] naskiĝis la 10-an de aprilo 1875 en Kalocsa, li mortis la 7-an de oktobro 1924 en Budapeŝto.

Biografio[redakti | redakti fonton]

Dezső Bér studis juron 2 jarojn, poste li lernis en Reĝa Modela Desegna Lernejo inter 1898-1901. Liaj plej gravaj instruistoj estis Bertalan Székely, Ede Balló kaj László Hegedűs (pentristo). Li studvojaĝis al Munkeno, Parizo kaj Romo. Hejmenveninta li estis elstara karikaturisto, liaj kreaĵoj (ĉefe afiŝoj) estis popularaj. Li ankaŭ redaktis gazetojn, ekde 1910 li estis artista gvidanto de gazeto. Li havis edzinon. Li frue mortis pro kormalsano.

Elektitaj ekspozicioj[redakti | redakti fonton]

  • Budapeŝto 1903, 1906, 1911

Elektitaj desegnaĵoj[redakti | redakti fonton]

  • Önarckép (1900-aj jaroj, vidu la plej supran bildon!)
  • Őszi szántás a Naphegyen (1911, premiita kun arĝenta medalo)
  • Jobb mint otthon (1900-aj jaroj, vidu la apudan afiŝon!)
  • ilustraĵoj de fabellibro: Kis emberekről, kis embereknek
  • Karácsony
  • Fedák mint Bobherceg
  • Molnár Ferenc karikatúra
  • vidu la subajn 4 bildojn!

Fontoj[redakti | redakti fonton]