Dezső László
Dezső László | |||||
---|---|---|---|---|---|
Persona informo | |||||
Naskiĝo | 12-an de julio 1904 en Sfântu Gheorghe | ||||
Morto | 15-an de novembro 1973 (69-jaraĝa) en Kluĵo | ||||
Tombo | Tombejo Házsongárd vd | ||||
Lingvoj | rumana • hungara vd | ||||
Ŝtataneco | Hungario Rumanio vd | ||||
Partio | senpartia vd | ||||
Familio | |||||
Patro | Ferenc László vd | ||||
Gefratoj | Endre László, Zoltán László, Kálmán László kaj Ferenc László (redaktoro) vd | ||||
Infanoj | Ferenc László vd | ||||
Profesio | |||||
Okupo | teologa verkisto kalvinana pastro politikisto vd | ||||
| |||||
vd | Fonto: Vikidatumoj | ||||
Dezső László [deĵO lAslO], laŭ la hungarlingve kutima nomordo László Dezső estis rumanuja hungara sociscienca kaj eklezia verkisto, redaktoro naskita en Sepsiszentgyörgy la 12-an de julio 1904 kaj mortinta en Kluĵo la 15-an de novembro 1973. Lia filo estis Miklós László (fotisto).
Biografio
[redakti | redakti fonton]La mezlernejon li finis en Székely Mikó Kollégium en sia naskiĝurbo (1922), la reformitan teologion en Kluĵo (1922-26) kaj Glasgow (1926-27). Inter 1927-29 li estis teologia senioro, eklezidistrikta junulara vojaĝsekretario (1927-32), poste religiinstruisto en reformita kolegio de Kluĵo (1932-40). Ekde 1937 li estis teologia privatprofesoro, la pastro de reformita eklezikonfesio en urbocentro de Kluĵo (1940-57). Inter 1941-44 li estis deputito en landkunveno de Hungarujo. Inter 1947-57 li estis dekano, ĝenerala direktoro de sia eklezidistrikto. Laŭ eltrovitaj akuzoj oni malliberigis lin (1952). Li laboris ĉe Kanalo Danubo. En 1957 oni denove arestis lin kaj estadis kvin jarojn en malliberejo. Ekde 1962 kune kun Markos András li rearanĝis la arkivejon de eklezidistrikto (1961-67), poste denove iĝis pastro (ĝis 1972) kaj prezidanto de eklezikonstitucia komitato de la reformita sinodo. Li estis unu el fondintoj de Erdélyi Fiatalok (1930-40), poste redaktoro de revuo Kiáltó Szó (1941-44), kunlaboranto de Ifjú Erdély, Pásztortűz, Ellenzék, Erdélyi Múzeum, Székely Nép, Református Szemle.
Ĉefaj verkoj
[redakti | redakti fonton]- Bethlen Gábor keresztyén élete (Élő Könyvek 12. Kv. 1929);
- Az Erdélyi Református Egyház története (Élő Könyvek 13. Kv. 1929);
- Értelem, erő, akarat (nevelési program, Kv. 1931);
- Akarom: tisztán lássatok (Széchenyi István és a magyar jelen. Kv. 1931);[1]
- Amíg a diákból tanár lett (Tanári székfoglaló beszéd. Kv. 1934);
- Két tűz között (A modern magyar irodalom és a református egyház. Kv. 1935);
- Mit cselekedjem? (a lelkészi szolgálat vezérfonala, Kv. 1935);
- A siető ember (Tanulmányok a magyar múltból. Kv. 1935);
- Az anyaszentegyház élete és szolgálata (Kv. 1938);
- Reményik és Ady (Nv. 1941);
- Ige-hit-egyház (Kv. 1943);
- Magyar önismeret (Cikkek, tanulmányok, előadások. Sepsiszentgyörgy 1944);
- Kegyelemből a hit által (Vásárhelyi Jánossal, Nagyenyed 1947);
- Őt hallgassátok (Borbáth Dániellel és Tőkés Istvánnal, Kv. 1975);
- A magyar református lelkipásztor a történelemben. XVI. sz. (Kv. 1992).