Dharamvir Bharati

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Dharamvir Bharati
Persona informo
Naskiĝo 25-an de decembro 1926 (1926-12-25)
en Alahabado
Morto 4-an de septembro 1997 (1997-09-04) (70-jaraĝa)
en Mumbajo
Lingvoj hindia vd
Loĝloko Alahabado vd
Ŝtataneco Barato • Brita Hindio • Dominio de Barato vd
Alma mater Universitato de Allahabad vd
Profesio
Okupo poeto • ĵurnalistoverkisto • romanisto • akademiulo vd
Verkado
Verkoj Andha Yug ❦
The Sun's Seventh Horse ❦
Gunahon Ka Devta vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Dharamvir BHARATI (25a de Decembro 1926 – 4a de Septembro 1997) estis fama Hindia poeto, verkisto, dramaturgo kaj socia pensulo de Barato. Li estis ĉef-redaktoro de la populara Hindia ĉiusemajna gazeto Dharmayug,[1] el 1960 ĝis 1987.[2]

Bharati ricevis la premion Padma Shree pri literaturo en 1972 el la Registaro de Barato. Lia romano Gunahon Ka Devta (La dio de pekoj) iĝis klasikaĵo. La verko de Bharati nome Suraj ka Satwan Ghoda (La sepa ĉevalo de la suno) estas konsiderata unika eksperimento en rakontado kaj estis adaptita en samnoma filmo kiu ricevis la Nacian Filmopremion en 1992 fare de Shyam Benegal. Andha Yug (La blinda epoko), teatraĵo kies agado okazas tuj post la milito de Mahabarato, estas klasikaĴo kiu estas ofte ludata de teatraj grupoj.

Li ricevis la premion Sangeet Natak Akademi pro teatroverkado (hindia) en 1988, atribuita de la Sangeet Natak Akademi, nome Nacia Akademio de Muziko, Danco kaj Teatro de Barato.[3]

Notoj[redakti | redakti fonton]

  1. "A trio of aces", The Times of India, 1a de Majo 2010. Arkivigite je 2014-02-02 per la retarkivo Wayback Machine Arkivita kopio. Arkivita el la originalo je 2014-02-02. Alirita 2021-05-27.
  2. The Illustrated weekly of India: Volume 108, Issues 39–50, 1987.
  3. SNA: List of Akademi Awardees. Oficiala retejo de Sangeet Natak Akademi. Arkivita el la originalo je 17a de Februaro 2012.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]