Diskuto:Egiptio

Paĝenhavo ne ekzistas en aliaj lingvoj.
El Vikipedio, la libera enciklopedio

Laŭ mia kompreno, oni uzas "Egiptio" ("-uj-") pri la moderna ŝato, dum "Egipto" uzendas pri la regno antikva. "Egipta urbo" do ne samas kun "Egiptia urbo", ks. Ĉu mi malpravas?

Kial mi skribas ĉi tion? Nu, ni devas konscii pri l' afero; kaj cetere la mapo je Afriko ŝanĝendas... Bab 13:39, 8. Dec 2003 (UTC) Eble pravas vi, ĉar Egipto (ne io eĉ malpli ujo!), ĉar la antikva nomo estas greka el la egipta kaj signifas Hat kâ ptah "La kastelo de la spirito de Ptah". Eble oni povus nomi la moderna ŝtato Egiptio, eble ne.

Estas artikolo "Antikva egipto" kaj alia "egipta civilizo", ili duoblas! iom da ordigo de la aferoj kaj artikoloj pri antikva egipto indus! ia "portalo al aferoj de antikva egipto povus troviĝi (kiel jam ekas, sed pli ordigita kaj sinteza) en la artikolo Egipto mem. kaj alia divido de la temo en egipta civilizo, historio de antikva egipto ktp.

Se oni uzas la formon (egipt)ujo, tiam la ĉefloĝantoj estas egiptoj??? Mi neniam legis tiun esprimon, kvankam PIV mencias tion. Mi legis ĝis nun pri egiptaj araboj, kristanoj; egiptanoj. Narvalo (diskuto) 19:18, 14 Okt. 2012 (UTC)

Nu, mi kontrolis, la formo egiptoj, tiel Egiptujo estas uzata por la antikva regno. Narvalo (diskuto) 19:23, 14 Okt. 2012 (UTC)
La antikvan Egiption priloĝis aparta nacio egiptoj; la nunaj egiptianoj plejparte apartenas al tute alia etno, ili estas parto de la araba nacio. Mi interkonsentas kun Sergio. http://esperanto.org/Ondo/Recenzoj/R-rossia.htm Narvalo (diskuto) 20:21, 13 Jan. 2013 (UTC)

Se interesas vin la opinio de egiptologo: la nunaj egiptoj, eĉ se la lingvo kaj la kulturo de la antikvaj egiptoj preskaŭ malaperis (fakte, la kopta eklezio daŭre uzas la evoluiĝintan egiptan lingvon, koptan, en sia liturgio), estas la sama "etno", transpreninta ĉefe la araban lingvon kaj religion, kiu loĝis en la valo de la rivero Nilo dum jarmiloj. Do ne estas kialo por nomi malsimile la nunan kaj la antikvan landon, kaj tial krei konfuzon (ekde kiam oni do devus nomi la landon "Egiptio" anstataŭ "Egipto"? Ĉu kiam la antikva "Egipto" perdis sendependecon kaj iĝis Romia provinco? Kiam alvenis la araboj? Kiam la lingvo finfine ĉesis esti uzata en la ĉiutaga vivo en la XVIII-a jarcento...?). Kaj nun, kiun nomon elekti? Pro kohero, kaj sendepende de la origino mem de la nomo (la nomo de la plejmulto de ĉiuj popoloj, eĉ se nun forgesita, devenas el iu geografia nomo, aŭ el io, kio ne estas homa, kaj Egipto ne nepre devas esti escepto), se oni parolas pri "egiptaj piramidoj", oni devas uzi la saman radikon ankaŭ por loĝantoj. Do, egiptoj loĝas en Egiptio / Egiptujo, parolas la egiptan lingvon kaj konstruis la egiptajn piramidojn. Amike, Pedro Hernández 13:01, 24 sep. 2019‎ (UTC) je IP-konto 85.251.129.10

Petro Hernandez tute pravas, kaj PIV kaj ĉiuj establitaj vortaroj apogas lin: egipto, laŭ PIV, papera unua eldono de 1970, paĝo 219, kaj same en la aktuala eldono de 2020, jen en rete versio, estas ano de la antikva kaj moderna regno Egiptio, alternative ankaŭ nomebla Egiptujo, en kazo de la aktikva regno do Antikva Egiptio. Ke plene hazarde la hispana lingvo, tute alia lingvo (!), nomas la regnon Egiptio hispane "Egipto" tute ne interesas ĉi tie: neniel ĉiujn hispanajn (aŭ italajn aŭ alilingvajn) vortojn, kiuj hazarde finiĝas per -o, eblas aŭtomate konsideri esperantlingvaj, nur ĉar ili "tiom bele aspektas kvazaŭ substantivoj en Esperanto"!! Se ni akceptus tiun frenezan ideon, konsideri ĉiujn fremdajn vortojn kun o-finaĵoj esperantlingvaj, ni ankoraŭ havus novan esperantlingvan vorton Egitto laŭ la itala, Egito laŭ la portugala, Naggitto laŭ la napola, Aikupito laŭ la samoa ktp ktp. ThomasPusch (diskuto) 11:54, 3 nov. 2023 (UTC)[Respondi]

Landnoma formo en tiu ĉi artikolo[redakti fonton]

Cetere, laŭ la landnoma kompromiso en Vikipedio, pri kiuj multaj ne feliĉas se ili devas kompromisi kaj tre konsentas se iliaj preferoj subteniĝas, ni unuece uzas unu formon el la du teorie eblaj, do ĉi tie Egiptio aŭ Egiptujo, en la teksto unuece, depende de kiun la unua signifa kontribuanto uzis. Tiu unua kontribuo ĉi tie estis uzanto Bertilow je 15 feb. 2003‎ kiu al la komenca preskaŭ malplena paĝo de nur 21 bitokoj aldonis 2 341‎ al 2 362 bitokoj: li klare uzis la formon "Egiptio" kaj tiu formo sekve uziĝas en la plena teksto, krom la unua frazo, kiu mencias la alternativon "Egiptujo". ThomasPusch (diskuto) 23:14, 3 feb. 2024 (UTC)[Respondi]

Tio estas nur hipokrita argumento por via amata ĉevalo, t.e. por konformigi la lingvaĵon de Vikipedio al formo kiu plaĉas al vi. En 2009, post la baloto pri landnomoj, Bertilow rajte ŝanĝis la artikolon kaj ĝian titolon uzante nur la formon Egiptujo. Tion vi provis nuligi jam en la posta septembro, sed ne sukceis. Iu vandalo, poste forbarita en ĉiu Vikipedio, fine efektivigis la Egipio-igon en 2015.
La Egiptujo-artikolo certe ne estas la sola viktimo de "unuecigo" (ŝiboleto de la lingvovandaloj). Alia ekzemplo landnoma estas Germanujo, sed en aliaj kampoj abundas simila agado, kiu nur kolerigas kaj forpuŝas seriozajn verkantojn.
Bertilow estas kompetentulo, kiu poste tute forlasis la Esperantan Vikipedion, same kiel faris abundo da aliaj posedantoj de fakaj kaj lingvaj scioj. Nun  restas nur observadi la evoluadon, kun bedaŭro. La plejmulto jam komprenas, ke nenion plu indas fari, kiam eĉ administrantoj estas mallarĝvida koterio, kiun ne interesas verki seriozan enciklopedion kaj kiu ne komprenas la diferencon inter gravaj kaj malgravaj aferoj.
Esperantujo estas tiom malgranda lingvokomunumo, ke ĝi estas tute ne kapabla defendi sin kontraŭ akaparemoj ajnuloj. Tiel ĝi neniel estas sola inter tiaj interretaj entreprenoj, kiujn ĉiu ajn povas partopreni. 88.113.28.169 14:49, 5 feb. 2024 (UTC)[Respondi]