Kopta Eklezio

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Kopta eklezio)
Kopta ortodoksa kruco kun la tradicia skribaĵo: Jesuo Kristo, filo de Dio

La vorto Kopto rilatas al membro de unu el la Koptaj eklezioj, t.e. membro de la tradicia kristana komunumo de Egiptio. Origine, la vorto signifis simple "egiptianon", sed nuntempe ĝi signifas specife "egiptan kristanon".

Estas malinterkonsento pri la nombro de kristanoj en Egiptio. Laŭ koptaj fontoj, estas 15–20 milionoj da egiptaj kristanoj, sed laŭ la egipta registaro temas pri nur 4 milionoj. Ĉiuokaze, la kristanoj en Egiptio estas minoritato en islama lando, sed tamen ili reprezentas la plej grandan kristanan komunumon en la Mezoriento. 95 % de la koptoj apartenas al la Kopta ortodoksa eklezio, dum la aliaj estas dividitaj inter la kopta katolika kaj diversaj koptaj protestantaj eklezioj.

Nuntempe multaj koptoj elmigras de Egiptio al aliaj landoj, ofte ĉar ili sentas sin minacataj de islama fundamentismo. Laŭ multaj esploroj, ankoraŭ restas iom da diskriminacio kontraŭ kristanoj en Egiptio.

Kristanismo estis enkondukita en Egiptio de Sankta Marko la evangeliisto, kaj jam en la 3-a jarcento post Kristo, plimulto de la egiptoj estas kristanoj. Kiam la araboj invadis la landon en la jaro 641, ili kunportis Islamon. Kvankvam ili toleris aliajn religiojn, kristanoj estis devigataj pagi specialajn impostojn, kaj estis traktataj kiel duarangaj civitanoj. Dum la postaj jarcentoj multaj konvertiĝis al Islamo.

La kopta kiel nura religia lingvo[redakti | redakti fonton]

La Kopta ortodoksa katedralo Sankta Marko en Aleksandrio, Egiptio

Kiel teologia-politika potenco, la araba en Egiptio aŭ sufokis dum jarcentoj aŭ malpermesis la koptan lingvon kiel lingvafrankao, reduktante ĝin al pure liturgia uzo[1].

Kopta monaĥejo malantaŭ la Valo de l'Reĝoj, Egiptio

Eklezioj apud la Kopta ortodoksa eklezio[redakti | redakti fonton]

Pli ol 95% da egiptaj kristanoj estas membroj de la Kopta Ortodoksa Eklezio de Aleksandrio[2][3][4], unu el Orientaj ortodoksaj eklezioj. Tiu kopta eklezio reprezentas la plej grandan kristanan kolonion en Mezoriento[5], kaj havas proksimume 4 ĝis 8 milionojn da aliĝantoj en Egiptio, plus 3 ĝis 4 milionojn eksterlande. La Kopta ortodoksa eklezio estas estrata de la Papo de Aleksandrio kaj Patriarko de la tuta Afriko ĉe la sankta apostola sidejo de Sankta Marko la evangeliisto, la papo Shenouda la 3-a ekde 1971. Fratineklezioj kuniĝis en Armenio, Etiopio, Eritreo, Barato, Libano kaj Sirio.

Aliaj praegiptaj kristanoj aliĝas al la Kopta katolika eklezio, la Kopta evangelia eklezio aŭ diversaj koptaj protestantaj eklezioj. Ne-praegiptaj populacioj estas grandnombre trovitaj en la urbaj regionoj de Aleksandrio kaj Kairo, kaj estas membroj de la Grek-Ortodoksa eklezio de Aleksandrio, la Katolika Grek-Melkita eklezio, la Armena apostola eklezio, la Romkatolika eklezio, la Episkopa eklezio en Jerusalemo kaj Mezoriento, la Maronita eklezio, la Ĥaldea katolika eklezio, la Siria katolika eklezio aŭ la Siria ortodoksa eklezio.

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. (fr) Déclaration sur les Devoirs envers les Langues et le Langage Arkivigite je 2016-02-14 per la retarkivo Wayback Machine (PDF), Carrefour culturel Arnaud-Bernard, Toulouse, Forom des langues du Monde, majo 2000.
  2. Egiptio el "U.S. Department of State/Bureau of Near Eastern Affairs". Ŝtata Departemento de Usono (30-a de septembro 2008). (angle)
  3. Egiptio el "Foreign and Commonwealth Office". Foreign and Commonwealth Office (15-a aŭgusto 2008). Arkivita el la originalo je 2008-05-13. Alirita 2011-10-28. Arkivigite je 2012-12-12 per la retarkivo UK Government Web Archive Arkivita kopio. Arkivita el la originalo je 2012-12-12. Alirita 2011-10-28. (angle)
  4. (18-a de junio 2009) Kiuj estas la Kristanoj en Mezoriento ?. Betty Jane Bailey. ISBN 9780802810205. (angle)
  5. Cole, Ethan. Breĉo inter Egiptaj Kristanoj kaj Islamoj enlarĝiĝas. The Christian Post (8-a julio 2008). Alirita 2-a de oktobro 2008. (angle)

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]