Diskuto:Esperanto/Arĥivo-01

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Jump to navigation Jump to search

Diversaĵoj[redakti fonton]

My first impression of Esperanto - good idea, but the fact that it uses non-standard ("standard" kies "standard ? alia demando : kaj la Ĉeĥoj? kiel ili faras ? ĉu oni trudos ilin "standardan" alfabeton ? kaj la Svedoj ? la Hispanoj ? la francoj? kial nur la esperantisoj faras al si zorgojn dum ĉiuj aliaj bone vivas ?) (not in the a-z range) letters makes it difficult or impossible to write on most keyboards, pda's and mobilephones. That does not seem very international or indeed thought-through at all. Everyone I've talked to have cited this as a reason not to learn the language as well. English has a big advantage here. You should see how this vikipedio renders in my (in YOUR - you have prehistoric computer without Unicode) browser. It's almost unreadable...

Ace

Let me guess, you're using Internet Explorer? BWAHAHA!

Ace, that's the most ridiculous argument I've heard against learning Esperanto (or any other language for that matter) so far, and I've heard a lot. Would any of your friends cite the "eñe" (ñ, not in the a-z range) and the upside-down question and exclamation marks as a reason not to learn Spanish, for instance? This seems absurd. Also English letters like w were not originally part of the Latin alphabeth, they've just become so wide-spread because of the English (and German, Dutch) colonies and the spread of those languages across the globe. In our Unicode age these "non-standard" letters (Ĉ, Ĝ, Ĥ, Ĵ, Ŝ and Ŭ) should be the least obstacle. Did you know how we type them here? Simply by using X-es: C+x, G+x etc.! You aren't FORCED to use these special letters if you decide to learn Esperanto (which I hope you will, we certainly need a critical voice in this Wikipedia!), you may alternatively type either Cx, Gx, ... Ux or Ch, Gh, U, as can be done on any keyboard. This last method is quite English-like, and ought to rid your friends of their prejudices: "Shi shue starante sensheligas shosojn." Well, where's the advantage of English now?

In order to view this vikipedio better, I have two suggestions for you: Either get a user name here (click on "ensalutu" - 'log in'), then go to "preferoj", "miksitaĵoj" ("miksitajhoj") and click the box "Montru supersignojn X-sisteme" ('Show diacritics as X'es'). Voila! Or get a better, more up-to-date browser. May I recommend Firefox, which is completely free? Best wishes, Bab 10:43, 3. Dec 2004 (UTC)




Two issues:

  • evolution of esperanto
  • to what extend esperanto is indoeuropean language

I need them for article on http://pl.wikipedia.com/wiki.cgi?Esperanto (some preliminary paragraphs about these are already there, but I'm not even sure if what I said is true or just my impression). Could you comment on these issues (in any language, my ability to read Esperanto is better than to write in it) or point me somewhere ?

--Taw

Taw, ne timu skribi Esperante ĉi tie en /Priparolu-a paĝo. La plej grava afero estas ke ni komprenas vin. Sendifekta gramatiko malpli gravas.

--Dejlo


Some great resources for in-depth general research are:

The Esperanto Book by Don Harlow - http://www.webcom.com/~donh/eaccess/eaccess.book.html

Esperanto: A Language for the Global Village by Sylvan Zaft - http://members.aol.com/sylvanz/gvcont.htm

About Language Problems by Claude Piron - http://www.geocities.com/c_piron/

Some information about Esperanto in Polish can be found at http://www.esperanto.net/info/index_pl.html

--Chuck SMITH


Pri la evoluado de Esperanto, vi povas trovi iom pri la post-1887 periodo ĉe la artikolo de CP Evolution is Proof of Life. La antaŭ-1887 periodon (kiam Zamenhof kreadis la lingvon) oni priskribas en la bona libro "Lingvo kaj Vivo" de Gaston Waringhien (UEA, Rotterdam, 1959) en la ĉapitroj "Pra-Esperantoj" kaj "Etimologiaj esploroj". Pri la hindeŭropeco de la lingvo, estas de CP Esperanto, a Western language? (kaj france, Langue occidentale, l'Espéranto ?). Mi ne certas, ĉu mi tute kunsentas kun lia tiea tezo, sed ĝi estas interesa perspektivo. --Brion VIBBER

I have one more question: were pronoun "ci" ever widely used or was "vi" used for singular from the begining ? --Taw

No, it was never really used. To quote from the Plena Manlibro de Esperanto Gramatiko:

Ci estas unu-nombra alparola pronomo (kiu tute ne montras sekson). Ci kaj cia ekzistas nur teorie, kaj estas preskaŭ neniam praktike uzataj. Eblus imagi ci kiel pure unu-nombran vi, aŭ kiel intiman familiaran (unu-nombran) vi, aŭ eĉ kiel insultan (unu-nombran) vi. Sed estas fakte tute neeble diri, kian nuancon ĝi montras, ĉar ĝi apenaŭ estas uzata.
Ci skribas (anstataŭ "ci" oni uzas ordinare "vi").(FE.16) Tio ĉi estas la sola frazo kun ci en la Fundamenta Ekzercaro. Krome ci kaj cia estas menciitaj en la Universala Vortaro de la Fundamento, sed en la Fundamenta Gramatiko ("la 16 reguloj") aperas nek ci nek cia. Ankaŭ en la Unua Libro ili ne troviĝas.
Iuj imagas, ke oni antaŭe uzis ci, kaj ke tiu uzo poste malaperis, sed fakte ci neniam vere estis praktike uzata. Ĝi nur aperis iafoje en eksperimenta lingvaĵo k.s. En normala Esperanto oni ĉiam uzis nur vi.

--Brion VIBBER

Notindas tamen ke kelkaj Esperanto-parolantoj ŝatas uzi ci, ŝajne ĉefe en Francio. Mi persone konas almenaŭ du personojn kiuj uzas ci kaj instigas al ĝia uzo. Tiuj ŝajne pensas ke estas sama diferenco inter ci kaj vi ol tu kaj vous en la franca. Pro tio ili pensas ke uzo de vi malproksimigas homojn kontraŭe al ci kiu kreus pli "kamaradan" etoson.

--Xavier GODIVIER

Ĉu ili uzus "thou" en la angla? :) Laŭ mia sperto, "ci/vi" kaj "thou/you" same intermalsamas: la unuan oni uzas por krei etoson pseŭdoarkaikan, la duan oni uzas en interparolo ĉiutaga. Iu, kiu thouas aŭ cias por kamaradumi estas aŭ ege misinformita aŭ ĉeestanta kongreson de la Asocio por Krea Anakronismo! --Brion VIBBER
Fakte, mi aŭdis ke kelkaj italoj uzas "ci" ĉar estas tiu vorto en ilia lingvo. Mi memoras renkonti iun de Italio (en GIEB) kiu uzas ĝin...

--Chuck SMITH

En mia Esperanta Antologiomultaj poetoj utiligis "ci" kiel poezian, super-ĉiutagan vorton.

--Bab


Diskuton pri ci oni trovas ankaŭ en Diskuto:Marseljezo. Eble indus verki sintezon en artikolo Uzo de ci. -- ArnoLagrange 14:08, 30. Maj 2003 (UTC)


(Chuck ŝanĝis "Aŭdigu sondosieron" al "Aŭskultu sondosieron")

Hmm, ĉu estas ĝuste? La punkto dependas, laŭ mi, je ĉu la frazo estas ordono al la komputilo ("komputilo, aŭdigu tiun sondosieron!") ĉu ordono al la leganto ("leganto, aŭskultu tiun sondosieron!")... --Brion VIBBER

Hmmm... mi skribas por legantoj, ne mia komputilo. :-) --Chuck SMITH

Do, ĉu premi butonon "helpo" signifu, ke la uzanto havas sugeston por helpi al sia komputilo? Ĉu presi butonon "ludu" je sonbandilo signifu, ke la aŭskultanto ekludu muzikon? :) --Brion VIBBER
Hmmm... vi havas punkton... io ajn! :) Eble mi devas dormi... --Chuck SMITH

Mi ne konsentas kun la informo pri "Esperantaj" vortoj en Esperanto. Multaj en tiu listo "lauxforme" devenas -- miaopinie -- de aliaj lingvoj. La artikolo diras: "Ne ĉiuj vortoj de Esperanto troveblas en nacilingvaj vortaroj". Nu, malmultaj Esperanto vortoj aperas en nacilingvaj vortaroj! Cxar la vortoj sxangxigxis al Esperanto-literumo, kaj ili estas radikoj kaj ne tutaj vortoj.

Pri specifaj kontrauxoj: la tabelvortoj estas reguligitaj, sed tio ne signifas ke ili estas tute novaj en Esperanto. Multaj devenas de aliaj lingvoj kaj estis reguligitaj same kiel aliaj radikoj. Do tabelvortoj kiuj komencigxas per K laux mi memevidente devenas de latinidaj lingvoj (ekzemple en la franca "quoi", "qui", "quelle"). La tabelvortoj kiuj komencigxas per T devenas de gxermanaj lingvoj (ekzemple en la angla "that", "then", "there"). La NENI-vortoj venas de "ne", sed mi ne scias cxu tiu formo estis elektita super alia "ne"-formo. Kaj pri CX kaj I, mi ne scias.

Kaj mi ne akceptas ke "aliel" kaj "alies" estas Esperanto-vortoj :) malgraux tio ke mi ofte emas uzi ilin :)

--Jacob SCHWARTZ

-Jacob, vi ŝajne iomete miskomprenis la intencon de la listeto, aŭ eble mi (kiu dekomence ĝin ekskribis) malbone vortumis. Multegaj "esperanto-vortoj" aperas en nacilingvaj vortaroj, t. e. "internaciaj" (inter-eŭroperaj) vortoj kiel "nacio", "funkcio", "dependi" ktp. Jes ja, se vi volas fendi harojn, tiuj vortoj aperas tie ne en ĝusta esperanta formo, sed la gravaĵo jene estas, ke ulo edukita pri la "grandaj" lingvoj eŭropaj (latina, germana, franca, angla ks.) povas diveni ties semantikajn signifojn en Esperanta teksto sen scipovi Esperanton. Pro tio esperanto ja estas tiom facillernebla lingvo por ekzemple usonano, kaj simile komplika por japano.

Kion mi intencis pri la listeto, estis montri vortojn, kiuj estas propraj al Esperanto, kiujn oni ne povas bone diveni pere de aliaj lingvoj - do, la vere "esperantaj" (en la signifo: "unika al esperanto") vortoj. Esperanto ĉi-rilate ne nur estas la lingvaĵo de Zamenhof, sed ankaŭ tiu lingvo kiu uzatas en espaj familioj, en retaj babilejoj ktp. Do "aliel" kaj "alies" estas ĉi-kuntekste tutbone esperanto-vortoj - ĝuste pro tio, ke vi ofte emas uzi ilin! ;-) Kaj vere, la tabelvortoj estas unikaj al esperanto, kvankam, kompreneble, la eroj kiaj "t-", "k-" kaj "nen-" devenas de aliaj lingvoj. Sed la rezulto, la fina "produkto", estas vortoj altgrade esperantiaj. Vidinte la vorton "Kio" en komenco de demando-frazo, lerta franco malesperantista probable komprenus, ke temas pri demand-vorto, sed ĉu signifas "quoi" aŭ "qui" li ne scius.

Por eviti pli da miskomprenoj, mi iometete refrazigos...

--Bab



Hi. Sorry to probably break an unwritten rule and use English but I don't speak Esperanto. Could someone please check the article on Agglutinative language on the English Wikipedia and check whether Esperanto should be listed as an example. There appears to be two schools of thought. Look at history. Thank you; Dankon. en:User:Mintguy

It's safe to list Esperanto as an agglutinative language (it's actually more agglutinative than most...). But I do think you need to check your facts about "polysynthetic" and "fusional". Fusional is not a special case of polysynthetic. And I've never heard about "agglutinative" being used as a synonym for "polysynthetic". Furthermore the term "incorporating" should probably be mentioned (and defined) as well. Good luck! Bertilo WENNERGREN

Kompreneble informi pri Esperanto en Esperanto ne estas tiom tikla afero kiel varbado en aliaj lingvoj. Tamen jen kelkaj detaloj, pri kiuj mi iom malkontentas:

"Parolantoj: Nekonata nombro (lau iuj inter unu kaj du milionoj, versajne malpli)"

-> La plej ekstremaj estimoj, kiujn mi konas, estas 60.000 kaj dek milionoj. Kial ne skribi "(Estimoj ege varias: inter 60.000 kaj dek milionoj"?

   La plej ekstremaj kiujn mi konas estas 4000 kaj 20 milionoj!
   Marcos

"Origino: inventita de Zamenhof en 1887"

Strikte dirite: La planlingva projekto "Esperanto" estas de Zamenhof, sed la lingvo Esperanto ne. Ĉu ne pli taŭgus "Origino: iniciita de Zamenhof en 1887"?

"La gramatiko estas tiel simpla ke Zamenhof ĝin povis resumi en listo de 16 reguloj. Kompreneble, la efektiva gramatiko estas pli komplika. Plejparte la reguloj ne menciitaj de Zamenhof jam estis antaŭsupozitaj de liaj eŭropaj legantoj."

Ĉu tio ne estas kontraŭdiro? Aŭ oni povas resumi la gramatikon en 16 reguloj aŭ ne. Laŭ mi la distingo "gramatiko" kaj "efektiva gramatiko" estas misgvida: Se mi parolas pri la "gramatiko" de lingvo, mi alcelas ĉiujn regulojn, ne nur tiujn, kiuj estas diversaj kompare al mia gepatra lingvo. Ni ne daŭrigu la miton ke Esperanto nur havas 16 regulojn!


Etimaj ekzemploj[redakti fonton]

Esperanto-vortoj kiuj venas... "de la angla: tablo, birdo, fiŝo, ŝipo, blua, ofta"

Mi aŭdacas pridubi la anglan devenon de "tablo", "fiŝo" kaj "ofta". La unua povus veni ankaŭ el la franca ("table"), la aliaj du el la germana ("Fisch", "oft"). Se ne ekzistas rektaj pruvoj por la angla deveno, mi preferus forigi tiujn ekzemplojn. Ekzemploj laŭ mi estu klaraj, sendubaj.

"Tablo" el la angla? Kial ne el la latina "tabula"? "Ofta" ne estas pli angla ol germana, dana, norvega aŭ sveda. La Esperanta radiko "oft" estas ĝermana. Same kiel la radiko "fiŝ" estas ĝermana, probable el la latina "piscis".

iu ie

"Kvankam Zamenhof penis fari Esperanton internacia, ĝi estas eŭropa pro sia vortaro--."

Mi proponas anstataŭi "internacia" per "tutmonda". Jam "eŭropa" lingvo en la senco "tuteŭropa" estas internacia lingvo.

Kunar

   Laŭ mi mankas rubriko pri vortoj tiritaj el pli ol po unu lingvo, eĉ
   el diversaj lingvofamilioj. "Blua" ekzemple povas esti ne nur angla
   sed ankaŭ itala aŭ eĉ franca, "krom" pli probable estas rusa
   (lingvo, en kiu Zamenhof studis medicinon) ol ĉeĥa (pri kiu mi ne
   scias, ĉu li konis ĝin), "biero" ankaŭ povas esti franca aŭ eĉ
   angla, ktp.
   Antono
Mi faris grupojn el lingvarojn. Mi forigis nun ĉar mi pensas ĝin el latina nunc. Gazeto estas el la venecia. La litovajn vortojn mi lasis, sed mi pensas, ke ili estis elektitaj pro hindeŭropeco pli ol litoveco.

Does anybody here know whether there are any certificates of proficiency in Esperanto language that one could earn (in Europe)?

--Divide

   Krom tiuj, kiujn oni povus elhavi ĉe konstantaj lernejoj, ekzistas,
   se mi bone memoras, Esperanto-ekzamenoj dum la Universalaj Kongresoj
   de UEA. Tiuj kongesoj ne ĉiam, sed tamen ofte, okazas en Eŭropo.
   
   Antono

Gramtika atentigo. Ho ! Chuck, kiam vi korektas, bv ne fuŝkorekti : iu kiu esperas ke lia lingvo fariĝos ne povis esti sia (si rilatas al la subjekto = lingvo) sia ne povas troviĝi en subjekta grupo. plejmulto de lingvoj estas plejmulto inter la lingvoj Ne temas pri kvanto (tiom da lingvoj). Fine preferinde estus simple : plej multaj lingvoj. -- ArnoLagrange 06:44, 28. Maj 2003 (UTC)

Vi pravas pri "sia". Mi miskomprenis la frazon. Do, eble ĉar la frazo estas nefacile komprenebla, pli bonas ŝanĝi ĝin. Mi sciis ke "plimulto de lingvoj" ne estis ĝusta kaj mi provis korekti ĝin, sed ŝajne ankaŭ fuŝe. Ĉiukaze, ĉi tio artikolo aĉegas kaj bezonas veran redaktadon kaj eble eĉ reverkon! Ĝi estas preskaŭ la plej legata artikolo en Vikipedio kaj mi povus kompreni se homoj legas ĝin kaj decidas ke la Vikipedio estas fuŝenciklopedio. Sed, kiu pretus prilabori ĝin?! --Chuck SMITH

Hmmm... mi pensas ke ĉi tiu artikolo devas esti grava prioritato por la Vikipediistaro. Ĝi estas unu el la plej multe vizititaj paĝoj en la Vikipedio kaj estas pli ol 500 Vikipediaj ligiloj (laŭ majo 2003) al ĝi. Kompreneble kion esperantistoj unue serĉas en enciklopedio? Nu, pri nia kara lingvo, Esperanto. Mi ankaŭ pensas ke post la legado de ĉi tiu artikolo, ili decidas ĉu la Vikipedio bonas aŭ ne. Do, mi esperas ke kelkaj el ni pretas plibonigi ĝin por havi bonegan kvalitan enciklopedian artikolon pri Esperanto. Ĝi ja estas interesa kaj grava temo, ĉu ne? ;-)

Do, nun ĝi estas tro longa kaj laŭ mi, ĝi devas esti disigita en multajn artikolojn. Tamen, kiel fari tion? Nu, unue, ne estas artikolo pri la historio de Esperanto ĉi tie, sed tio tamen ekzistas en la angla, la ĉeĥa kaj la nederlanda! Mi ankaŭ ŝatus vidi indekson de reformoj pri Esperanto. La Vikipedio ne estas papera, do ni povos havi ĉian informon en ĝi... Hmmm. Nu, kiel komenci malaĉigi ĉi tiun artikolon...? Ĉu ideoj? --Chuck SMITH

Tutcerte el mia vidpunkto gravegas la vikipedio por esperanto kaj precipe ties artikolo pri la lingvo mem. Signifa por mi estas ke la e-ovikio staras ankoraŭ inter la dek unuaj malgraŭ nia malforta nombro (mi emus kalkuli kiom da artikoloj redaktataj po lingva redakatanto kaj mi certas ke ĉi flanke la e-a vikio unuas, superas la francan ekzemple kiu tiurilate jam superas la angalingvan, kiu tempe kaj kvante - refoje kvante la usonangla unuas - unuas. ni do flegegu ĉi artkolon. --ArnoLagrange 15:33, 29. Maj 2003 (UTC)
Jes, estas vere interese vidi la statistikon de la e-a Vikipedio kompare al ekzemple la nederlanda ĉe http://eo.wikipedia.org/stats kaj http://nl.wikipedia.org/stats. Ni havas multe malpli da vizitantoj, sed pli da artikoloj, interese, ĉu ne? :-) --Chuck SMITH

Mia propono por disigi la artikolon:

--Chuck SMITH

La paĝo al kiu Chuck ĵus ligis ŝajnas al mi ne tre interesa, ĝi nur spegulas diskutojn de antaŭ kvin jaroj. Mi atendis iom seriozan studon pri kiel oni kalkulas la nombron da esperantistoj, kaj kion oni atingis. Se temas pri doni seriozan bildon de e-o, por mi, tio mistrafas. Cetere kion ne ĝuste montras la viki-statistikoj estas kiom da redaktado / kiom da enskribitaj vikipediistoj. Mi celis ke tiurilate la e-a estas vigla kompare kun aliaj, eĉ se mi ŝatus ke ĝi estu ankoraŭ pli. -- ArnoLagrange 13:49, 30. Maj 2003 (UTC)
Tamen, ĝi estas la plej ampleksa paĝo en la Interreto pri la nombro da esperantistoj. Estas hontinde, sed tiel ĝi estas. Se vi interesiĝas, vi povas aliĝi al la nove kreita grupo http://groups.yahoo.com/group/nombro-da-parolantoj :-) Aldone, ĉu ne Speciala:Statistics donas al vi la informojn kiujn vi volas? --Chuck SMITH

Ĉu oni ne menciu Brazilo kune kun Eŭropo kaj Ĉinio kiel ĉefaj mondregionoj, kie Esperanto estas uzata? Kaj eble oni diru "orienta Azio" anstataŭ Ĉinio, ĉar en Japanio kaj Koreio la movado ja ankaŭ estas tre forta, ĉu ne? --Marcos


Misa interlingva ligilo[redakti fonton]

Ĉu iu scias, kial la ligilo [[minnan:Sè-kài-gí]] montriĝas en la sekcio "eksteraj ligiloj" kaj ne en la maldekstra lingvo-menuo? --Jim Henry 16:01, 17. Aŭg 2004 (UTC)

Krokodilaĵoj[redakti fonton]

Ĉu iu povas traduki la krokodilaĵojn?

Ekzemploj etimologiaj -- ĉu pli kaj pli?[redakti fonton]

La ĵusa aldono de la vorto "fiŝo" kiel ekzemplo de germandevena vorto estas ne tre trafa; la vorto povus egale deveni el la angla aŭ el skandinava lingvo. Pretere, ĉu ni aldonu pli kaj pli da tiuj ekzemploj? Mi proponas, ke la nunaj sufiĉu. --Ismo 17:00, 18. Dec 2004 (UTC)


Ekstertemaj ligiloj[redakti fonton]

Mi opinias ekstertema ke propagandejo por alia planlingvo aperu en artikolo pri esperanto. La ligilo aperu ĉe la koncerna planlingvo. Arno Lagrange  18:51, 28. Dec 2004 (UTC)

Mi iom laciĝas vidi iun propagandiston de iu planlingvo nomata fasile ne elsalutinte ade entrudi en ĉi artikolon ligon al retpaĝo pri tiu malesperanta planlingvo. Tiu ligo havas lokon nur en la paĝo pri la koncerna planlingvo. Alikaze povus esti listo da ligoj al ĉiuj planlingvoj kiuj havas kiel nuran argumenton ke ili superas esperanton. En la artikkolo pri esperanto ne estas la ĝusta loko por tio. Arno Lagrange  19:59, 1. Jan 2005 (UTC)
Jam per 5 diversaj IPoj (1 2 3 4 5) anonimulo ne ensalutinta, kaj ne partoprenante diskuton entrudas ligon al anglalingva paĝaro pri planlingvo "fasile" pri kiu eĉ ne estas artikolo. Tio estas obstina malrespekto de la vikipedia spirito. Ĉu protekti la paĝon ? Arno Lagrange  12:33, 2. Jan 2005 (UTC)
Ĵus la kompatindulo denove enmetis la ligon. Kial ne lasi ĝin, sed marki ĝin kiel neseriozaĵon? Ĝi uzas vortojn kiaj "siblis" (hissed) kaj "ekblekis" (snapped), kiuj evidente ne estas objektivaj, precipe en skriba diskuto, do neniu prenos la artikolon kiel seriozaĵon. Kaj la argumentoj ja ne estas neinteresaj. --Ismo 15:58, 2. Jan 2005 (UTC)
Jes, vi iomete pravas. Min tre amuzigis la plendo, ke E-o havas 3 vortojn (karcero, prizono, malliberejo) por la sama afero. :)) RK
Nu, legendo diras, ke inuitoj havas dekojn da vortoj por "neĝo", ĉar neĝo por ili tre gravas... :-) --Ismo 17:48, 2. Jan 2005 (UTC)
Pri eskimaj vortoj por "neĝo" estas fama mito, mi pensas (serĉu per Guglo), sed eble estas vere, ke la angla kaj la nederlanda havas relative multajn vortojn por specoj de ŝipo (kelkaj centoj). Lingvano
Mi trovis ŝanĝinda parton de la artikolo pri Esperanto hodiaŭ, sed kiam mi volis korekti ĝin, mi ne rajtis, ĉar la paĝo estas protektata. Mi vidas ĉi tie, ke la kialo de la protekto estas, ke oni volas malhelpi enmeton de ligilo al kritiko pri Esperanto en la jam ekzistanta sekcio "Kritikoj". Mi ne certas, ke mi ŝatas tian politikon…
--VerdLanco (diskutu) 18:39, 2. Jan 2005 (UTC)


kay al neniu aziano sufichas la 16 reguloy nuna aldono de fasile-kredanto. Tiu aldono "havas nek kapon nek voston". Mi plue rekomendas protekti la paĝon. RK Verdlanco?
Ni protektu la paĝon nur se iu obstine kaj grave fuŝus ĝin. Momente temas nur pri obstina entrudo de la ligo al la paĝaro de fasile kaj ĝi nun aperas kun ĝusta esperanto-titolo. Do eble ne indas protekti la paĝon. Arno Lagrange  12:18, 3. Jan 2005 (UTC)

Mi rimarkis ligilon al la NHA, (nova help-alfabeto de Andre Arbault), kiun mi konsideris mispriskribita (kiel "pli internacia alfabeto"). mi iomete ŝanĝis ĝin. Bonvolu kontroli. Jiĉjo 3. Jan 2005

Mi konstatis ke la teksto de Patro Nia estis ŝanĝita, kaj nun ĝi ne kongruas al la pli konata esperanta versio. Laŭ mi, estus inde restarigi la antaŭan formon. (pardonon, mi ankoraŭ ne bone informiĝis pri la redaktosistemo de Vikipedio, ĉar mi apenaŭ ekprovis partopreni) - Jiĉjo, Brazilo 3. Jan 2005
Mi ŝanĝis la "Patro Nia" al la versio de la kantlibro "ADORU", kiu ŝajnas al mi havi iom da aŭtoritato. Mirigus min, se la antaŭa versio estus "pli konata", ĉar ĝi havis du gravajn lingvajn erarojn. Ili estis la kaŭzo, ke mi ŝanĝis. --Umberto 16:40, 3. Jan 2005 (UTC)

Mi trovis la sekvan tekston presita sur poŝtkarto. Ĝi havas la samajn vortojn kiel la versio nun en la artikolo, sed alian interpunkcion. Lingvano

Preĝo de la Sinjoro

Patro nia, kiu estas en la ĉielo,
sanktigata estu Via nomo,
venu Via regno,
fariĝu Via volo, kiel en la ĉielo,
tiel ankaŭ sur la tero.
Nian panon ĉiutagan donu al ni hodiaŭ,
kaj pardonu al ni niajn ŝuldojn,
kiel ankaŭ ni pardonas al niaj ŝuldantoj.
Kaj ne konduku nin en tenton,
sed liberigu nin de la malbono.
Ĉar Via estas la regno kaj la potenco
kaj la gloro eterne.
                      Amen.

Oficiala teksto de IKUE (katolika)
kaj KELI (protestanta)
Kara Umberto, pardonu min, mi ne celis diri ke la versio de vi aldonita estas malĝusta (mi eĉ ĝin ne konis, sed Lingvano ja poste montris ke ĝi estas agnoskata kiel oficiala); la versio kiun mi delonge konas uzas "plenumiĝu" anstataŭ "fariĝu" (krom aliaj detaletoj, kiel "sanktigita"), kaj ĝi estas tiu de la Esperanto-Biblio (kontrolu ĉe eLibrejo, Nova Testamento, paĝo 12 - Ĉapitro 6 de la Evangelio laŭ Sankta Mateo). La versio kun "fariĝu" ankaŭ malkongruas kun la mp3-dosiero kaj kun la paĝo http://eo.wikipedia.org/wiki/Patro_Nia . Se ja oni lasos la novan, estus necese laŭ mi ankaŭ ŝanĝi ĝin en tiuj du lokoj. amikan brakumon, Jiĉjo - Brazilo. 10 Jan 2005