Diskuto:Kaliningrado

Paĝenhavo ne ekzistas en aliaj lingvoj.
El Vikipedio, la libera enciklopedio

Regiomontium laŭ mia malmulta scio, estas eraro, la korekta estus Regiomontum (ĉar mons, montis estas maskla malparsilabo) kaj signifas "Regiono de Montoj", ne "Reĝmonto", sed mia latina nun ne estas plu tiel bona... Krome, mi aŭdis pri Kaliningrado, Koningsbergo (kiel estas en Enciklopedio de Esperanto), kaj Regiomontum, sed mi ne sciis ke estis la sama urbo! -- aldonis sen subskribo Roberto 30 sep. 2004‎

En la NPIV (2002) la malnova nomo estas Kenigsbergo. --Verdulo 17:21, 17. Maj 2005 (UTC)
Pri la drameca neniigo de la historia urbo iomete aludas la teksto Kenigsbergo (komencita ekzakte la 30 sep. 2004‎) kaj la koncerna diskuto. Sed mi ne kredas la aserton, ke alternativa vorto "Koningsbergo" aperas en Enciklopedio de Esperanto. Almenaŭ mi nenie trovis ĝin en la verkaĵo. Kie estas ekzakta referenco? ThomasPusch (diskuto) 08:46, 7 okt. 2023 (UTC)[Respondi]

Kantgrad?![redakti fonton]

Kantgrad?, nek unufoje mi vizitinte la urbon aŭ parolante kun kaliningradanoj mi aŭdis la vorton.--P.Fiŝo 12:48, 29. Sep 2009 (UTC)

@P.Fiŝo: Mi facilas kredi, ke la oficialaj ruslingvaj amaskomunikiloj de la urbo emas silenti pri la iniciatoj, kiuj krome ŝajne precipe aktivis en la 1990-aj jaroj, jam antaŭ pli ol 20 jaroj. Sed la iniciatoj vere ekzistis kaj certagrade ankoraŭ ekzistas.

Iuj referencoj:
- arbitre elektitaj el la amaskomunikiloj, nur por pruvi ke la kampanjo alinomi la urbon "Kantgrad" ne estas persona inventaĵo de iu kiu simple notis sian subjektivan opinion en Vikipedio... ThomasPusch (diskuto) 11:06, 7 okt. 2023 (UTC)[Respondi]

Ruslando eŭropa parto[redakti fonton]

Mi opinias ke estu pli taŭga montro de la situo enkadre de la la eŭropa parto de Rusio.

En la nuna versio la parametro mapo_lokumilo = Rusio

Mi provis ŝanĝi la valoron al "Ruslando europa parto" kaj "Ruslando eŭropa parto" sed ne sukcesis.

Se vi samopinias, ĉu vi povas helpi? Dankon. Sj1mor (diskuto) 05:25, 24 sep. 2022 (UTC)[Respondi]

Saluton, @Sj1mor: Vi verŝajne ne povis sukcesi pri la mapo, ĉar {{Geokesto}} simple ne havas apartan lokumilan ŝablonon por la eŭropa parto de Ruslando. Tamen estus eblo aranĝi tion aldone per ŝanĝo de la informkesto al {{informkesto geografiaĵo}}, ĉar ĉilasta ne uzas apartajn lokumilajn ŝablonojn, sed tiujn de la ŝablono {{situo sur mapo}}. Kaj tiu havas jam ekde kelka tempo apartan ŝablono por la eŭropa parto de Ruslando. - Ĉar oni devas atenti kelkajn malsamojn de la du parencaj informkestoj, mi ĵus aranĝis la ŝanĝon. - Amike Tlustulimu (diskuto) 09:21, 24 sep. 2022 (UTC)[Respondi]
Bonege. Dankon! - Amike Sj1mor (diskuto) 10:14, 24 sep. 2022 (UTC)[Respondi]
Mi restarigis la version. Vi povas krei la deziratan mapon. Petr Tomasovsky (diskuto) 10:46, 24 sep. 2022 (UTC)[Respondi]