Diskuto:Natura regiona parko Millevaches

Paĝenhavo ne ekzistas en aliaj lingvoj.
El Vikipedio, la libera enciklopedio

Nun e-lingvaj artikoloj pri 80 el la entute 133 membraj komunumoj ligiĝas al la nova artikolo pri la natura regiona parko Millevaches. Tial mi ĵus kreis artikoloĝermon por eviti tiujn 80 antaŭe ruĝajn, do rompitajn internajn ligilojn. Sed 51 pliaj e-lingvaj artikoloj pri membraj komunumoj de la parko ne mencias la internan ligilon. Mi ne investas la laboregon elserĉi pri kiuj pliaj 51 komunumaj artikoloj ekzakte temas, kaj ankaŭ nur kreis minimuman ĝermon: laŭ la nuna stato de julio 2014 aparte la franclingva artikolo havas multajn interesajn detalojn, kaj eble iam troviĝos fervora vikipediano kiu volus traduki pli el tiu franca teksto al Esperanto. Mia celo nun nur estas malaperigi la 80 ruĝajn internajn ligilojn... ThomasPusch (diskuto) 18:59, 8 Jul. 2014 (UTC)

La navigilo {{Millevaches}}, bildigata sube, cetere montras ke 20 el la parkaj komunumoj simple ne havas e-lingvan artikolon laŭ la stato de hodiaŭ. Laŭ tiu kalkulo restus 33 komunumoj, kiuj ja havus e-lingvan artikolon sed ne mencias la parkon... ThomasPusch (diskuto) 12:07, 9 Jul. 2014 (UTC)