Gioux

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Jump to navigation Jump to search
Gioux
Eglise de Saint-Pierre et Saint-Paul de Gioux (1).JPG
Administrado
Lando Flago-de-Francio.svg Francio
Regiono Limoĝio
Departemento Nord Creuse
Arondismento Aubusson
Kantono Gentioux-Pigerolles
INSEE kodo 23091 [+]
Poŝtkodo 23500
Kodo laŭ INSEE 23091
Politiko
Urbestro S-ino Mireille Grégoire
2008-2014
Demografio
Loĝantaro 174 (2 006)
Loĝdenso 5 loĝ./km²
Geografio
Koordinatoj 45°48′40″N 2°07′21″O  /  45.81111°N, 2.1225°O / 45.81111; 2.1225 (Gioux)Koordinatoj: 45°48′40″N 2°07′21″O  /  45.81111°N, 2.1225°O / 45.81111; 2.1225 (Gioux)
Alto 608 m - 886 mŜablono:Informkesto urbo/zorgado/numero
Areo 37,42 km²Ŝablono:Informkesto urbo/zorgado/numero
Horzono UTC +1 (+2 somere)
Situo de Gioux en Francio
Red pog.svg
Alia projekto
Commons-logo.svg Vikimedia Komunejo Gioux [+]
v  d  r
Information icon.svg

Gioux estas franca komunumo lokita en la departemento Creuse kaj en la regiono Limoĝio. Ĝi havis 174 loĝantojn laŭ censo plenumita en 2006. La komunumo apartenas al la natura regiona parko Millevaches.

Geografio[redakti | redakti fonton]

Gioux etendiĝas sur 37,42 km², kaj havis 174 loĝantojn laŭ la lasta oficiala censo, tiel ke la loka loĝdenso estas nur po 5 homoj laŭ kvadrata kilometro. La vilaĝo situas en Creuse, kiu estas kampara, maldense loĝata franca departemento en la nordokcidenta parto de la Centra Masivo.

La regiono ĉefe konsistas el malaltaj montoj kaj altebenaĵoj: la plej alta punkto de Gioux situas je alteco de 886 metroj.

Historio[redakti | redakti fonton]

Antaŭ la franca revolucio de 1789 kaj la kreado de la departemento Creuse en 1790, Gioux apartenis al la franca graflando Marche. Ekde la fino de la 15-a jarcento ĝis proksimume la jaro 1900, tiu regiono estis fama fonto da migrantaj masonistoj, kiuj ĉiujare dum la plej varma periodo laboris en grandaj urbocentroj, precipe en Parizo.

Okaze de la municipa baloto de 2008 venkis en la vilaĝo S-ino Mireille Grégoire, kiu do fariĝis la loka urbestro.

Administrado[redakti | redakti fonton]

Gioux apartenas al la kantono de Gentioux-Pigerolles, kies ĉefurbo estas Felletin. Tiu kantono mem estas parto de la arondismento de Aubusson, unu el la du arondismentoj de la departemento Creuse.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]