Natura regiona parko Millevaches

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Natura regiona parko Millevaches
regiona natura parko de Francio • protektata areo [+]

Koordinatoj45° 47′ 7″ N, 1° 59′ 42″ O (mapo)45.785277781.995Koordinatoj: 45° 47′ 7″ N, 1° 59′ 42″ O (mapo)

Areo3 143 km² (314 300 ha)

Estiĝo18-a de majo 2004

Natura regiona parko Millevaches (Creuse)
Natura regiona parko Millevaches (Creuse)
DEC
Natura regiona parko Millevaches
Natura regiona parko Millevaches
Map
Natura regiona parko Millevaches

Vikimedia Komunejo:  Plateau de Millevaches [+]
En TTT: Oficiala retejo [+]
vdr
emblemo de la natura regiona parko
emblemo de la natura regiona parko

La natura regiona parko Millevaches en Limoĝio (france Parc naturel régional de Millevaches en Limousin) situas en la departementoj Corrèze, Creuse kaj Haute-Vienne de la regiono Limoĝio de Francio.

La parko fondiĝis en 2004 kaj ampleksas areon de 314 300 hektaroj. 133 administraj komunumoj kun sume 39 000 loĝantoj konsistigas la parkon, kaj kvin pliaj administraj komunumoj estas asocie ligitaj al ĝi. La parka administrejo estas en la komunumo Gentioux-Pigerolles.

Flaŭro[redakti | redakti fonton]

En la parko oni trovas torfejon kun plantoj kiel drosero. La teritorio de la parko etendiĝas sur areo de 3 143 km², de kiuj 56% estas kovritaj de arbaro (ĉefe pinofitoj) [1].

Bestoj[redakti | redakti fonton]

Lutro estas simbolo de la parko.

skema mapo de la parko
parka indikilo

Referencoj[redakti | redakti fonton]