Saltu al enhavo

Diskuto:Toro (mitologio)

Paĝenhavo ne ekzistas en aliaj lingvoj.
El Vikipedio, la libera enciklopedio

Noto: post rearanĝo de la artikoloj Toro (plursenca) kaj Þórr (kies tekston mi kopiis ĉi tien), malaperis la frua historio de la teksto, kiun oni do trovu ĉe Þórr. Mi ne scias, ĉu eblas tion nun poste aranĝi tiel, ke ankaŭ la historio de Þórr havu lokon ĉi tie. --Surfo 19:58, 5. Aŭg 2006 (UTC)

tajperaro[redakti fonton]

"tondroj, vento, pluvo kaj bona vetero. Li estas reprezentita portante cetron, samkiel multaj el niaj homoj priskribas Jupiteron. Toro estas menciata...

Ĉu sceptro? Sj1mor (diskuto) 11:19, 19 maj. 2024 (UTC)[Respondi]

tajperaro?[redakti fonton]

"La tago estis tre grava dum la semajno, tiom ke en malfruaj datoj kiel la 7-a jarcento, Eliĝio riproĉis al sia komunumo en Flandrujo pro daŭrigado de la indiĝenaj praktikoj agnoskinte la ĵaŭdon kiel la sankta tago eĉ post la kristanigo.

Kiu estas Eliĝio? Ĉu religio? Sj1mor (diskuto) 05:55, 25 jun. 2024 (UTC)[Respondi]

Eble ja temas pri esperantigo de nomo. Sed detalojn mi ne scias. Krome mi ĵus provis trovi ion per la tiea piednoto, sed ne sukcesis. Krome religio ne estas mia temo. Do, eble iu alia povus helpi. Tlustulimu (diskuto) 06:20, 25 jun. 2024 (UTC)[Respondi]
La longan artikolon tradukis el la hispana AndyHM. En la originala es:Thor vi trovas ke temas pri la kristana sanktulo Eligio de Noyon. - Amike, Moldur (diskuto) 07:04, 25 jun. 2024 (UTC)[Respondi]
Dankon, Moldur, pro via respondo kaj korekto de la artikolo. :-). Tlustulimu (diskuto) 06:20, 26 jun. 2024 (UTC)[Respondi]