Diskuto:Vidaro

Paĝenhavo ne ekzistas en aliaj lingvoj.
El Vikipedio, la libera enciklopedio

Saluton. Mi korektis kelkajn detalojn, sed ankoraŭ mi vidas korektindaĵojn. Mi listigos la partojn kiujn mi ne komprenas: por kelkaj mi aldonos eblajn korektojn aŭ klarigojn.

  • 1a paragrafo.- kaj antaŭdiris por venĝi
  • ĉapitro Skáldskaparmál .- 1a paragrafo.- sesila, la skaldic dio, euhemeristaj, ŝtatoj ke la historia ekvivalento > asertoj ke la historia ekvivalento ?,
  • 2a paragrafo.- diotoro, Mutfilmo )muta filmo ests koncepto de komenco de la 20a jarcento, neebla por figuro de nordĝermana mitologio
  • Arkeologia registro.- diversaj figuroj prezentitaj > montras diversajn figurojn prezentitajn, borre-stilo.--kani (diskuto) 20:57, 18 jun. 2016 (UTC)[Respondi]
@Kani:, ✔ korektita --Lingveno (diskuto) 08:53, 19 jun. 2016 (UTC)[Respondi]

Mi nun kontribuis novajn tekstojn pri la mitologia estaĵo Gríðr, la poemoj Vafþrúðnismál kaj Lokasenna de la poezia Edda kaj pri la dana pentristo Lorenz Frølich, kiu bildigis la poemojn (... ho Odino, kie sur mia klavaro troveblas tiuj nordĝermanaj karaktroj?). Sed restas monto da pliaj kreendaj artikoloj. Laŭ mi, meto de tiom multaj ruĝaj ligiloj iom persone devontigas je sindediĉo mem kontribui iom post iom krei la per ruĝa koloro markitajn estontajn artikolojn... Laŭ tiu juĝo, estimata kolego Lingveno ankoraŭ havus grandan terenon por kontribuado... ThomasPusch (diskuto) 19:19, 28 sep. 2016 (UTC)[Respondi]

Mi kontribuas artikoletojn pri Skáldskaparmál kaj Iðavöllr. Aidas (diskuto) 17:53, 10 okt. 2016 (UTC)[Respondi]
Teksto pri Georges Dumézil aldoniĝis la 11-an de oktobro, kaj
jen ankoraŭ tekstetoj pri Surtr kaj la kruco de Gosforth. ThomasPusch (diskuto) 15 okt. 2016