Distrikto Solneĉnogorsk (Moskva provinco)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Distrikto Solneĉnogorsk
ruse Солнечногорский район
distrikto
Situo de distrikto Solneĉnogorsk en Moskva provinco
Flago
Blazono
Lando Rusio Rusio
Ĉefurbo Solneĉnogorsk
Areo 1 085 km² (108 500 ha)
Loĝantaro 132 744 (2013)
Denseco 122,34 loĝ./km²
Horzono MT (UTC+4)
Vikimedia Komunejo: Solnechnogorsky District
Retpaĝo: solreg.ru
Map

Distrikto Solneĉnogorsk (ruse Солнечногорский район) estas administra kaj municipa unuo de Moskva provinco (Rusio). Ĝi situas en nord-okcidenta parto de Moskva provinco kaj limas kun Moskvo (Zelenograd kaj distrikto Molĵaninovskij), Ĥimki, Lobnja, distrikto Klin, distrikto Dmitrov, distrikto Istra kaj distrikto Krasnogorsk.

La distrikto estis formita en 1929 kaj okupas areon 1085 km². Ĝia administra centro estas urbo Solneĉnogorsk.

Fizika geografio kaj naturo[redakti | redakti fonton]

La teritorio situas sur Klin-Dmitrova altaĵo kun meza alteco 200 - 250 metroj super marnivelo.

En la distrikto komenciĝas tri gravaj riveroj de Moskva provinco: Istra, Klazjma kaj Sestra. Unu el la plej grandaj lagoj estas artefarita lago Seneĵ, situanta ĉe la urbo Solneĉnogorsk. Tie estas akvodislimo de la basenoj de Volgo, Moskva kaj Klazjma. El la lago elfluas norden rivero Sestra, kies fonto situas proksime. Oriente de la lago fontas Klazjma, fluanta sud-orienten. Okcidente de la distrikto troviĝas granda Istra baraĵlago laŭ rivero Istra, alfluanto de Moskva.

En orienta kaj nord-orienta parto de la distrikto (norde de la fervojlinio) lokiĝas teritorioj, okupitaj de pinglaj arbaroj, ne multe loĝataj, kiujn turistoj nomas "apudmoskva tajgo".

Loĝantaro[redakti | redakti fonton]

Solneĉnogorsk

Tuta loĝantaro[redakti | redakti fonton]

En 2013 distrikto Solneĉnogorsk havas 132744 loĝantojn. Loĝantaro de la distrikto laŭ jaroj:

Jaro Loĝantaro (miloj)
2006 124,2
2008 123,6
2009 124,5
2010 128,6
2011 131,5
2012 131,5
2013 132,7

Loĝlokoj[redakti | redakti fonton]

  • Urbo: Solneĉnogorsk (53 mil loĝantoj).
  • Urbotipaj loĝlokoj (kun ilia loĝantaro): Andrejevka (10,5 mil), Povarovo (7,9 mil), Mendelejevo (7,7 mil), Rĵavki (4,8 mil).
  • Vilaĝoj kun pli ol 2000 loĝantoj: Alabuŝevo, Ĉaŝnikovo, Goluboje, Krivcovo, Loĵki, Lunjovo, Radumla, Redino.

Transporto[redakti | redakti fonton]

Stacio "Povarovka"

Sistemo de transporto en distrikto Solneĉnogorsk estas difinita plejparte de ĝia situo inter du ĉefurboj Moskvo kaj Sankt-Peterburgo proksime al Moskvo. Ĉefa transporta nodo de la distrikto estas Solneĉnogorsk.

Aŭtotransporto[redakti | redakti fonton]

La distrikton de sud-oriente al nord-okcidento traigas aŭtovojo M10 Moskvo - Tver - Velikij Novgorod - Sankt-Peterburgo. Laŭ ĝi situas Zelenograd kaj Solneĉnogorsk. Laŭ tiu ŝoseo la distrikto estas kunligita kun Moskvo per regula aŭtobusa trafiko.

La dua el ĉefaj aŭtovojoj estas Malgranda Moskva aŭtocirklo A107 - cirkla aŭtovojo ĉirkaŭ Moskvo. Ĝi krusiĝas kun M10 ĉe loĝloko Radumla.

Fervoja transporto[redakti | redakti fonton]

En la distrikto estas du fervojaj linioj: Oktjabrjskaja Moskvo - Sankt-Peterburgo (de Leningrada stacidomo) kaj Granda cirklo de Moskva fervojo. Per la unua eblas atingi Moskvon, Klin kaj Tver per elektrotrajnoj. Sur la dua ankaŭ finkcias elektrotrajnoj, kunligantaj la ĉefan fervojlinion kun aliaj ĉefaj direktoj.

Akva transporto[redakti | redakti fonton]

Pli detalaj informoj troveblas en artikolo Seneĵ (lago).

Vidindaĵoj[redakti | redakti fonton]

"Ŝaĥmatovo", bieno de A.Blok

Naturaj vidindaĵoj: lago Seneĵ kaj ĉirkaŭajoj estas facile atingebla kaj pro tio populara loko de ripozado, turismo kaj fiŝkaptado; ekzistas multaj difinitaj itineroj de piedvojaĝoj.
Historiaj lokoj kaj arkitekturaj vidindaĵoj:

Esperanto en distrikto Solneĉnogorsk[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Paĝaro de MEA MASI kun informo pri ALTE. Arkivita el la originalo je 2014-01-07. Alirita 2013-12-04.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]