Divesoj
Divesoj | ||||||||||||
---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|
Biologia klasado | ||||||||||||
| ||||||||||||
Genroj de subdivizioj
| ||||||||||||
Aliaj Vikimediaj projektoj
| ||||||||||||
Divesoj aŭ Dives estas genro de neotropikaj birdoj de la familio de Ikteredoj. Ĝi enhavas tri speciojn:
- Kuba diveso, Dives atroviolacea
- Kantodiveso, Dives dives
- Perua diveso, Dives warszewiczi
Evidente la Kuba diveso loĝas en Kubo, la Kantodiveso aŭ Melodia diveso loĝas en Meksiko kaj Centrameriko kaj la Perua diveso en Ekvadoro kaj Peruo.
La tri specioj aspektas similaj, kun plumaroj el brunecnigra de junuloj al nigra kun irizecoj (verda, blua aŭ viola) ĉe plenkreskuloj, iom pli irizeca ĉe maskloj. La nudaj (senplumaj) partoj estas nigraj kaj la okuloj estas malhelbrunaj. La supra bordo de la beko estas kurbeca, ne ebena kiel ĉe multaj aliaj ikteredoj, kaj la beko havas iom da hoko ĉepinte. La kantoj estas variaj kaj agrablaj. Se la teritorioj de la Kantodiveso kaj la nordaj populacioj de la Perua diveso koincidas, ili estus nedistingeblaj en naturo krom pro la voĉo, kaj kelkaj fakuloj kunigas ambaŭ speciojn en ununuran; aliflanke kelkaj disigas la Peruan diveson en du speciojn.
Ĉiuj tri loĝas en malfermaj habitatoj, inklude agrikulturan teron, kaj adaptiĝis bone al homa ĝenado.
Tiu genro ŝajne estas la plej proksime rilata al Euphagus kaj Quiscalus. La vorto Dives de la scienca nomo signifas “fekunda”.
Referencoj
[redakti | redakti fonton]- Jaramillo, Alvaro; Burke, Peter. (1999) New World Blackbirds: the icterids. Princeton University Press, p. 221–227. ISBN 0-691-00680-6.
- Peterson, Alan P. (Editoro). 1999. Zoological Nomenclature Resource (Zoonomen). Konsultita 2007-07-29.
|