Djurdjevo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Djurdjevo situas en la mapo en la verda municipo
Ĉefstrato kun la rutena preĝejo en Djurdjevo

Djurdjevo, serbe Ђурђево, rutene Дюрдьов, slave Đurđevo, hungare Sajkásgyörgye estas vilaĝo en Serbio, en aŭtonomio Vojvodino, en distrikto Suda Baĉka en municipo de Ĵabalj. En ĉiuj lingvoj oni rekonas la nomo: Georgo.

Bazaj informoj[redakti | redakti fonton]

Situo[redakti | redakti fonton]

Djurdjevo situas proksime de Ĵabalj, Novi Sad troviĝas 25 km-ojn.

Historio[redakti | redakti fonton]

La unua mencio pri la vilaĝo devenis el 1350 laŭ hungara nomo Almásszentgyörgy (=poma-sankta-Georgo). Dum la turka erao la vilaĝo senhomiĝis. En 1800 serboj alvenis, kiuj defendis la limon kontraŭ la turkoj. Baldaŭe ankaŭ rutenoj alvenis. Tiu limgarda zono kun privilegioj ĉesis en 1873 kaj poste ĝi apartenis al Hungara reĝlando, al Bács-Bodrog. En 1900 vivis en Sajkásgyörgye 4465 homoj (2939 serboj, 1119 rutenoj, 332 hungaroj, 72 germanoj. Ekde 1918 Djurdjevo apartenis al estonta Jugoslavio, ekde 2006 kiel Serbio. Inter 1941-1944 la hungara armeo okupis la vilaĝon kaj tio estis parto de Hungario. En 2002 loĝis en Djurdjevo 5137 homoj, (3538 serboj (69 %), 1197 rutenoj, 131 ciganoj, 61 jugoslavianoj, 46 hungaroj, 26 kroatoj, 18 slovakoj kaj aliaj).

Vidindaĵoj[redakti | redakti fonton]

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]