Saltu al enhavo

Dobersdorf (Burgenlando)

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Dobersdorf, hungare Dobrafalva estas iama vilaĝo, nun parto de Rudersdorf (Burgenlando) en Aŭstrio, en federala ŝtato Burgenlando, en distrikto de Jennersdorf.

Dobersdorf en la mapo

Bazaj informoj[redakti | redakti fonton]

Situo[redakti | redakti fonton]

Dobersdorf situas laŭ rojo. Jennersdorf troviĝas je 16, Güssing 25 km-oj.

Historio[redakti | redakti fonton]

La unua mencio pri la vilaĝo okazis en 1157 laŭ slava formo "Dobrovnuk", tiam apartenanta al grafa bieno de Németújvár. En 1289 ne tro longe aŭstra princo Albreĥto okupis la komunumon. En 1605 Stefano Bocskai, en 1622 Gabrielo Bethlen, en la 1700-aj jaroj Francisko Rákóczi la 2-a bruldetruis la vilaĝon. En 1666 loĝis en Dobrafalva 295 homoj en 67 domoj, en 1787 537 homoj en 86 domoj, en 1830 666 homoj en 92 domoj. En 1871 lernejo konstruiĝis. En 1910 tie 1727 homoj, plejparte aŭstroj. Ĝis 1921 la komunumo apartenis al Hungara reĝlando, al Vas (reĝa departemento), al distrikto de Szentgotthárd, poste al Aŭstrio (dume inter 1938-1945 al Germanio). La lasta inundo en 1926 okazis, en la sekva jaro digo konstruiĝis. Dobersdorf aliĝis al Rudersdorf en 1971.

Vidindaĵoj[redakti | redakti fonton]