Dolores Ibárruri

El Vikipedio, la libera enciklopedio
La Pasionaria
Dolores Ibárruri
Dolores Ibárruri Gómez, 1978.
Dolores Ibárruri Gómez, 1978.
Persona informo
Dolores Ibárruri Gómez
Naskonomo María de los Dolores Ibárruri y Gómez
Naskiĝo 9-a de decembro 1895
en Gallarta, Biskajo, Hispanio
Morto 12-a de novembro 1989
en Madrido, Hispanio
Mortis per pneŭmonito vd
Tombo Civil Cemetery, Madrid vd
Lingvoj hispana vd
Ŝtataneco HispanioSovetunio vd
Alma mater lernejo por edukado vd
Partio Komunista Partio de Hispanio
Subskribo Dolores Ibárruri
Familio
Edz(in)o Julián Ruiz Gabiña
Infanoj Ester, Rubén, Amagoia, Azucena, Amaya kaj Eva
Profesio
Alia nomo La Pasionaria vd
Okupo Politiko
Aktiva en Madrido vd
Ĝenerala sekretario de la Komunista Partio de Hispanio
Dum 17-a de marto 19323-a de julio 1960
Prezidento de la Komunista Partio de Hispanio
Dum 3-a de julio 19609-a de decembro 1989
Deputito en Kongreso de la Deputitoj
Dum 26-a de februaro 19362-a de februaro 1939
Deputito en Kongreso de la Deputitoj
Dum 13-a de julio 19772-a de januaro 1979
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Dolores IBÁRRURI, alnomita La Pasionaria (9-a de decembro 1895 - 12-a de novembro 1989), estis historia gvidanto de la Komunista Partio de Hispanio kaj unu el la plej konataj figuroj de la tutmonda komunista movado.

Ŝi naskiĝis en Gallarta, Biskajo, sine de eŭska familio de longa minista tradicio. Ŝi komencis studi sed devis ĉesi siajn studojn tre juna, por eklabori, sed ŝi sukcesis ricevi relative ampleksan meminstruan kulturon. Ŝi baldaŭ agadas en sindikataj luktoj, apoge al sia edzo, Julián Ruiz, ankaŭ ministo, kaj poste en la hispana socialista partio PSOE. Post la Rusa Revolucio, ŝi fariĝas unu el la unuaj anoj de la nove naskita komunista partio.

Ŝi verkas diversajn artikolojn kun la pseŭdonimo Pasionaria, kiu povas esti interpretebla diversmaniere: laŭ la floro pasifloro, kiel pasiulino aŭ kun referenco al la pasiono.

Pasionaria suferas dum tiuj jaroj diversajn enkarcerigojn. Krome, ŝi devas sperti kiel forpasas pluraj el ŝiaj filoj, pro la malbonaj sociaj kondiĉoj kiujn la familio devas elteni. Nur atingas junecon du filoj, Rubén kaj Amaya.

En la tridekaj jaroj, post la alveno de la Dua Hispana Respubliko, ŝi translokiĝas en Madridon kaj prenas gravajn respondecojn en la ĝis tiam tre malforta kaj sektema partio. Baldaŭ famiĝas ŝiaj agadoj kaj ŝia potenca retoriko, farantaj el ŝi unu el la ĉefaj atutoj de la partio.

Pasionaria estas elektita deputito en la hispana Parlamento, reprezentante la ministan regionon Asturion.

Dum la enlanda milito ŝi fariĝas unu el la simboloj de la respublikana flanko, kaj famigas sloganojn kiel “¡No Pasarán!” (Ili ne pasos!) aŭ “Plej valoras morti stare ol vivi surgenue”. Post la fino de la milito ŝi ekziliĝas al Sovetunio.

En 1942 ŝi estas elektita Ĝenerala Sekretario de la partio, kaj ankaŭ prenas respondecojn en la internacia komunista movado. Dum la Dua mondmilito forpasas lia filo Rubén, luktante en la soveta armeo.

En 1960 ŝin anstataŭas kiel ĉefan gvidanton la pli juna Santiago Carrillo, kaj ŝi estas nomumita Prezidanto, posteno ĉefe simbola.

Post la forpaso de Franco, ŝi revenas en 1977 al Hispanio, kaj estas denove elektita deputito en la sama regiono Asturio. Ŝia rolo tiam estas pli simbola ol efektiva. Ŝi forpasas en Madrido en 1989.