Dominique de Legge

El Vikipedio, la libera enciklopedio


Dominique de Legge
Persona informo
Dominique de Legge
Naskiĝo 18-a de februaro 1952
en Le Pertre (Ille-et-Vilaine)
Lingvoj franca vd
Ŝtataneco Francio vd
Partio UMP
Profesio
Okupo politikisto vd
Aktiva en Parizo vd
Senatano de Ille-et-Vilaine
Urbestro de Le Pertre
Dum 19-a de junio 1995
Regiona konsiliano de Bretonio
Dum 16-a de marto 199817-a de aprilo 2014
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Dominique de Legge estas franca politikisto, naskiĝinta la 18-an de februaro 1952 en Le Pertre (Ille-et-Vilaine). Li estas senatano de Ille-et-Vilaine ekde 2008.

Biografio[redakti | redakti fonton]

Profesia vivo[redakti | redakti fonton]

Teknika konsilisto ĉe la urbestro de Parizo pri familiaj aferoj komence de la jardeko de 1980, estris sinsekve plurajn gravajn direkciojn de la urbodomo de Parizo : Sociala helpo, Sociala agado kaj fin Pureco kaj medio. Li aliĝis al la interdepartementa salubriga servo de la pariza aglomeraĵo (SIAAP) en 1999, la organizaĵo kiu zorgas pri la traktado de la uzita akvo de pluraj franciliaj komunumoj. Li forlasis SIAAP tri jaroj poste por ekestri la francan asocion kontraŭ la miopatioj (AFM), konata pro sia organizado de Téléthon ĉiujare. La 17-an de julio 2003, li estis nomumita interministeria delegito pri familio en la Konsilio de la ministroj, de kiu li demisiis la 27-an de februaro 2008[1]. Dominique de Legge estas patro de kvar infanoj.

Dominique de Legge estas la aŭtoro de verko pri familio, eldonita en novembro 2007 kaj en kiu li priskribas la produndajn mutacioj de la familia ĉelo en la lastaj jardekojen Francio : La famille dans tous ses éclats[2].

Politika agado[redakti | redakti fonton]

Dominique de Legge estis elektita en la Municipa Konsilio de Le Pertre por la 1-a fojo en 1983. Li tie kunsidas senĉese de tiam. En 1995, li fariĝis urbestro. Liaj elektantoj reelektis lin en 2001, 2008 kaj 2014. Krome, li estas vicprezidanto de la Aglomera Komunumaro Vitré-Communauté komisiita pri ekonomiaj aferoj.

Regiona konsiliano de Bretonio de 1998 ĝis 2014, li prezidis la opozician frakcion Unuiĝo por Popola Movado (Francio) inter 2004 kaj 2010. Okaze de la regionaj balotoj de 2010, li estis la kapo de la listo UMP en Ille-et-Vilaine[3] ; Bernadette Malgorn estanta la kapo de la regiona listo. Kun 32,66 % de la voĉoj en la dua balotvico en la departemento, li atingis rezulton iomete superan al la regiona averaĝo (32,36 %) sed kiu restas historia malalta por la dekstro en la departemento[4].

En julio 2008, li estis la 1-a desktra elstarulo de la departemento d’Ille-et-Vilaine por prezenti liston por la senatanaj balotoj de septembro. Kelkajn semajnojn poste, li ricevis la apogon de UMP kaj de Nova Centro. La 21-an de septembro 2008, li estis la sola dekstra senatano elektita en la departemento. En la Senato, li estas membro de la komisiono pri financoj[5]. En junio 2014, li prezentis liston de Unuiĝo UMP-UDI antaŭvide de la senatana baloto.

Ekde la 12-a de decembro 2008, li estas ankaŭ prezidanto de la federacio de UMP en Ille-et-Vilaine[6].

Balotaj mandatoj[redakti | redakti fonton]

Senatano
Regiona konsiliano
Municipa konsiliano / Urbestro

Notoj kaj referencoj[redakti | redakti fonton]

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]